Libroj.org estas socia reto por paroli pri libroj en Esperanto. Oni povas spuri sian legadon, komenti kaj recenzi librojn kaj paroli kun aliaj esperantistoj por trovi la sekvan legaĵon. Oni ankaŭ povas sekvi legemulojn de aliaj komunumoj de BookWyrm, aŭ kunhavigi sian legan agadon al aliaj frataraj servoj kiel Mastodon. La celo estas krei komunumon por esperantistoj, do ĉi tie ni prefere skribos en esperanto, sed oni povas paroli pri libroj verkitaj en iu ajn lingvo.
Libroj.org
Esperantujo legas!
Malcentra
Amikeca
Kontraŭkomerca

Peti inviton
Ne hezitu peti inviton por aliĝi, la peto tre verŝajne estos akceptita kondiĉe ke vi parolas esperanton. Tamen atentu ke la retejo ankoraŭ estas tre nova kaj povas okazi problemetoj.
Lastatempaj libroj
Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen
Romano pri la spertoj de juna anglo en Germanio de la 60-aj jaroj.