Libroj.org estas socia reto por paroli pri libroj en Esperanto. Oni povas spuri sian legadon, komenti kaj recenzi librojn kaj paroli kun aliaj esperantistoj por trovi la sekvan legaĵon. Oni ankaŭ povas sekvi legemulojn de aliaj komunumoj de BookWyrm, aŭ kunhavigi sian legan agadon al aliaj frataraj servoj kiel Mastodon. La celo estas krei komunumon por esperantistoj, do ĉi tie ni prefere skribos en esperanto, sed oni povas paroli pri libroj verkitaj en iu ajn lingvo.
Libroj.org
Esperantujo legas!
Malcentra
Amikeca
Kontraŭkomerca
Peti inviton
Ne hezitu peti inviton por aliĝi, la peto tre verŝajne estos akceptita kondiĉe ke vi parolas esperanton. Tamen atentu ke la retejo ankoraŭ estas tre nova kaj povas okazi problemetoj.
Lastatempaj libroj
Murdo de Roger Ackroyd
de Agatha Christie, Hans Becklin
Konata pro sia ŝoka finalo, nun estas disponebla en Esperanto la libro, kiu ŝanĝis la karieron de Agatha Christie, la Reĝino de Krimo.
Roger Ackroyd estis viro, kiu sciis tro multe. Li sciis, ke la virino, kiun li amis, venenis sian unuan edzon. Li sciis, ke iu ĉantaĝis ŝin - …
La edzino de l' tempvojaĝanto
Jen unu el la plej malkutimaj amhistorioj en la monda literaturo. Clare kaj Henry renkontas sin la unuan fojon kiam ŝi aĝas ses kaj li - tridek ses. Ĉe la geedziĝo, ŝi tamen estas dudek du jarojn aĝa, dum li - tridek. Tio eblas nur ĉar Henry moviĝas en la …





