La edzino de l' tempvojaĝanto

656 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 14-a de decembro 2024 de Esperanto-Asocio de Britio.

ISBN:
978-0-902756-79-3
Kopiis la ISBN!
4 steloj (1 recenzo)

Jen unu el la plej malkutimaj amhistorioj en la monda literaturo. Clare kaj Henry renkontas sin la unuan fojon kiam ŝi aĝas ses kaj li - tridek ses. Ĉe la geedziĝo, ŝi tamen estas dudek du jarojn aĝa, dum li - tridek. Tio eblas nur ĉar Henry moviĝas en la tempo malsame ol ni ĉiuj. Tempvojaĝado ne faciligas amrilaton, milde dirite. Dum ni leg-akompanas la vivon de paro kiu defias krono-sindromon, ni ekpensas pri la ekstertempeco de tio kio plej fortas en la vivo de la specio homo: amo.

Plurfoje filmigita, tradukita en dudekon da lingvoj, la furora romano nun ricevis Esperantan veston el la manoj de István Ertl.

1 eldono

Bona amrakonto

4 steloj

Unue por ĉi tiu libro indas mencii ke kvankam ĝi enhavas multe da tempovojaĝado ĝi tute ne temas pri sciencfikcio. Ĝi ĉefe estas amrakonto, aŭ eĉ simple fikcia biografio de paro kiu vivas kun handikapo. Oni eĉ povus anstataŭigi la tempovojaĝemon per alia malsano kiel epilepsio kaj la rakonto preskaŭ same funkcius. Komence mi ne tre ŝatis la ĉefrolulojn. Ili estas riĉaj, havas servistojn kaj parolas pri klasikaj muziko kaj literaturo tiel ke mi malfacile povis konekti al ilia mondo. Plie la viro estas perfortema kaj havas laŭ mi aĉan konduton pri seksumado. Laŭ mia kompreno li devus esti ia ideala kunulo sed mi verŝajne simple havas alian preferon pri tiaj aferoj. Tamen ju pli mi legis des pli mi alkutimiĝis al la paro kaj je la fino mi trovis la rakonton kortuŝa.

La traduko ŝajnas al mi tute bona kaj natura. Mi sukcesis legi sen ke la lingvaj trajtoj …