Libroj.org

Esperantujo legas!

Malcentra

Amikeca

Kontraŭkomerca

BookWyrm logo

Libroj.org estas socia reto por paroli pri libroj en Esperanto. Oni povas spuri sian legadon, komenti kaj recenzi librojn kaj paroli kun aliaj esperantistoj por trovi la sekvan legaĵon. Oni ankaŭ povas sekvi legemulojn de aliaj komunumoj de BookWyrm, aŭ kunhavigi sian legan agadon al aliaj frataraj servoj kiel Mastodon. La celo estas krei komunumon por esperantistoj, do ĉi tie ni prefere skribos en esperanto, sed oni povas paroli pri libroj verkitaj en iu ajn lingvo.

Privateca politiko

La datumojn kiujn vi afiŝas ĉi tie gastas ĉe servilo kiun estras Neil Roberts. Li promesas ke li ni regardos vian privaton datumaron. Vi simple devos fidi lin pri tio. La servilo lokiĝas en Francujo sur infrakstruro de OVH.

Tamen, ĉi tio estas fratara servilo kiu uzas ActivityPub. Tio signifas ke aliaj homoj ĉe aliaj frataraj serviloj povas trovi vin kaj sendi mesaĝojn al vi ktp. Tio ankaŭ signifas ke ĉiu ajn informo kiun vi metas en afiŝoj, ĉu publika ĉu privata, eble troviĝos en fratara servilo. Resume, via afiŝo kopiiĝos al iu ajn servilo kiu legas vian afiŝon.

Kiujn informojn vi kolektas?

  • Bazaj informoj de la konto: se vi registriĝos sur ĉi tiu servilo, oni eble petos vin entajpi uzantnomon, retadreson kaj pasvorton. Vi povas ankaŭ entajpi pliajn informojn, kiel montratan nomon kaj biografion, kaj vi povas alŝuti profilbildon kaj kapbildon. La uzantnomo, montrata nomo, biografio, profilbildo kaj kapbildo ĉiam listiĝas publike.
  • Afiŝoj, sekvoj kaj aliaj publikaj informoj: La listo de sekvatoj estas publika kaj same pri la listo de sekvantoj. Kiam vi sendas mesaĝon, la dato kaj horo estas registritaj kune kun la aplikaĵo per kiu vi sendis la mesaĝon. Mesaĝoj povas enhavi plurmediajn alkroĉaĵojn, kiel bildojn kaj filmetojn. Publikaj kaj nelistitaj afiŝoj estas publike haveblaj. Viaj afiŝoj estos liveritaj al viaj sekvantoj, kaj en iuj okazoj tio signifas ke ili liveriĝos al aliaj serviloj kaj estos konservitaj tie. Kiam vi forigas afiŝon, tiu ago ankaŭ estos liverita al viaj sekvantoj. La ago kunhavigi aŭ ŝati alian afiŝon estas ĉiam publika.
  • Rektaj afiŝoj kaj afiŝoj nur por sekvantoj: Ĉiuj afiŝoj estas konservataj kaj traktataj ĉe la servilo. Afiŝoj por nur sekvantoj estos liveritaj nur al uzantoj menciitaj en ili. Kelkfoje tio signifas ke ili estos liveritaj al aliaj serviloj kaj kopioj konserviĝos tie. Ni strebas limigi la aliron al tiuj afiŝoj al nur permesitaj homoj, sed aliaj serviloj eble malsukcesos pri tio. Tiuokaze estas grave taksi la servilojn al kiuj apartenas viaj sekvantoj. Vi povas ŝalti kaj malŝalti opcion por permane aprobi kaj malaprobi novajn sekvantojn en la agordoj. Bonvolu atenti ke la administrantoj de la servilo kaj de iu ajn ricevanta servilo povos vidi tiajn mesaĝojn kaj ke rivecintoj povas fari ekrankopion, kopii aŭ alimanire kunhavigi ilin. Ne kunhavigu danĝerajn informojn per Libroj.org.

Por kio ni uzas viajn informojn?

Iuj ajn el la informoj kiujn ni kolektas de vi povas esti uzataj jene:

  • Por ebligi la kernan funckiadon de Libroj.org. Vi povas interagi kun la enhavo de aliaj homoj kaj afiŝi vian propran enhavan kiam vi estas ensalutinta. Ekzemple, vi povas sekvi aliajn homojn por vidi iliajn afiŝojn en via persona novaĵfluo.
  • Por faciligi moderigadon de la komunumo, ekzemple per komparo de via IP-adreso kun aliaj konataj adresoj por kontroli provojn eviti forbarojn aŭ aliajn atencojn.
  • La retadreso kiun vi donas eble estos uzata por sendi al vi informojn kaj atentigojn pri aliaj homoj kiuj interagas kun via enhavo aŭ kiuj sendas al vi mesaĝojn, kaj por respondi al demandoj kaj petoj.

Kiel ni sekurigas viajn informojn?

Ni uzas diversajn metodojn por konservi la sekurecon de viaj personaj informoj kiam vi eniris, sendas aŭ aliras al viaj personaj informoj. Inter aliaj, la sesio en via retumilo, inkluzive la trafikon inter aplikaĵoj kaj la API, estas sekurigitaj per SSL. Via pasvorto estas kaŝita per forta unudirekta algoritmo.

Kio estas nia politiko pri konservado de datumoj?

Ni strebos:

  • Konservi protokolojn enhavantajn la IP-adreson de ĉiuj petoj al ĉi tiu servilo, kiam tiaj informoj estas protokolitaj, ne pli longe ol 90 tagojn.
  • Konservi la IP-adreson de registritaj uzantoj ne pli longe ol 12 monatojn.

Ĉu ni uzas kuketojn?

Jes. Kuketoj estas malgrandaj dosieroj kiujn retejo aŭ ĝia provizanto transdonas al la disko de via komputilo tra via retumilo (se vi permesas). Tiuj kuketoj ebligas al la retejo rekoni vian retumilon kaj, se vi havas registritan konton, kunigi ĝin kun via registrita konto.

Ni uzas kuketojn por kompreni kaj konservi viajn agordojn por estontaj vizitoj.

Ĉu ni malkaŝas iujn ajn informojn al eksteraj partioj?

Ni ne vendas, interŝanĝas aŭ alimaniere transdonas al eksteraj partioj viajn personajn informojn. Tio ne inkluzivas fidatajn partiojn kiuj helpas nin funkciigi nian retejon aŭ servi vin, kondiĉe ke tiuj partioj konsentas konservi la konfidencecon de la informoj. Ni eble disponigos viajn informojn kiam ni kredas tion taŭga por obei leĝojn, obeigi la politikon de nia retejo, aŭ protekti rajtojn de ni kaj aliuloj, havaĵojn aŭ sekurecon.

Viajn publikajn informojn povas elŝuti aliaj servoj en la reto. Viaj publikaj afiŝoj kaj afiŝoj nur por sekvantoj estas liveritaj al la serviloj kie gastas viaj sekvantoj, kaj rektaj mesaĝoj estos liveritaj al la serviloj de la ricevontoj, okaze ke la sekvantoj aŭ ricevontoj gastas ĉe alia servilo ol ĉiu tiu.

Uzo fare de infanoj

Niaj retejo, produktoj kaj servoj celas homojn kiu havas almenaŭ 16 jarojn. Se vi havas malpli ol 16 jarojn, pro la devoj de la GDPR (General Data Protection Regulation), ne uzu ĉi tiun retejon.

Ŝanĝoj al nia politiko de privateco

Se ni decidos ŝanĝi la politikon de privateco, ni afiŝos ĉi tiujn ŝanĝojn ĉe ĉi tiu paĝo.