Libroj.org

Esperantujo legas!

Malcentra

Amikeca

Kontraŭkomerca

BookWyrm logo

Libroj.org estas socia reto por paroli pri libroj en Esperanto. Oni povas spuri sian legadon, komenti kaj recenzi librojn kaj paroli kun aliaj esperantistoj por trovi la sekvan legaĵon. Oni ankaŭ povas sekvi legemulojn de aliaj komunumoj de BookWyrm, aŭ kunhavigi sian legan agadon al aliaj frataraj servoj kiel Mastodon. La celo estas krei komunumon por esperantistoj, do ĉi tie ni prefere skribos en esperanto, sed oni povas paroli pri libroj verkitaj en iu ajn lingvo.

Kondutkodo

Nia promeso

Ni kiel membroj, uzantoj kaj administrantoj promesas fari la partoprenon en nia komunumo senmolesta sperto por ĉiu, sendepende de aĝo, korpoformo, videbla aŭ nevidebla handikapo, etno, seksaj ecoj, genroidento kaj esprimo, spertonivelo, eduko, socioekonomika stato, nacieco, persona aspekto, raso, kasto, koloro, religio aŭ seksa identiĝo kaj orientiĝo.

Ni promesas agi kaj interagi laŭ manieroj kiuj kontribuas al malferma, bonveniga, diversa, inkluzivema kaj sana komunumo.

Niaj atendoj

Ekzemploj de konduto kiu kontribuas al pozitiva etoso por nia komunumo inkluzivas:

  • Montri empation kaj afablecon al aliaj homoj
  • Esti respektema de malsamaj opinioj, vidpunktoj kaj spertoj
  • Doni kaj gracie akcepti helpeman kritikon
  • Akcepti respondecon kaj pardonpeti al tiuj kiujn tuŝis niaj eraroj, kaj lerni de la sperto.
  • Fokusiĝi ne pri tio kio estas plej bona por ni kiel individuoj, sed por la tuta komunumo.

Ekzemploj de neakceptebla konduto inkluzivas:

  • Uzo de seksa lingvo aŭ bildojn, kaj iajn ajn seksan atenton aŭ flirtadon.
  • Trolado, insultoj, malestimaj komentoj kaj personaj aŭ politikaj atakoj.
  • Publika aŭ privata molestado.
  • Publikigi privatajn informojn de aliuloj, kiel fizikan aŭ retan adresojn, sen ilia eksplicita permeso.
  • Alia konduto kiu povus racie esti konsiderata netaŭga en profesia medio.

Respondeco de obeigo

La administrantoj respondecas pri la klarigado kaj obeigado de niaj atendoj pri akceptebla konduto kaj faros la taŭgajn kaj justajn agojn por korekti konduton kiun ili trovas netaŭga, minaca, ofenda aŭ damaĝa.

La administrantoj havas la rajton kaj respondecon forigi, modifi aŭ rifuzi komentojn, recenzojn, citaĵojn kaj aliajn kontribuojn kiuj ne kongruas kun ĉi tiu kondutkodo. Ili komunikos la kialojn de la moderigaj decidoj kiam taŭgas.

Amplekso

Ĉi tiu kondutkodo aplikiĝas ĉie en la retejo Libroj.org.

Obeigo

Okazoj de mistrakta, molesta aŭ alimaniere neakceptebla konduto povas esti raportita al la administrantoj per la rimedoj en la retejo. Ĉiuj raportoj estos traktitaj kaj investigitaj ĝustatempe kaj juste.

Ĉiuj administrantoj devas respekti la privatecon kaj sekurecon de la raportinto de iu ajn problemo.

Atribuo

Ĉi tiu kondutkodo estas adaptita de la Contributor Convenant versio 2.1.