Neil recenzis La edzino de l' tempvojaĝanto de Audrey Niffenegger
Bona amrakonto
4 steloj
Unue por ĉi tiu libro indas mencii ke kvankam ĝi enhavas multe da tempovojaĝado ĝi tute ne temas pri sciencfikcio. Ĝi ĉefe estas amrakonto, aŭ eĉ simple fikcia biografio de paro kiu vivas kun handikapo. Oni eĉ povus anstataŭigi la tempovojaĝemon per alia malsano kiel epilepsio kaj la rakonto preskaŭ same funkcius. Komence mi ne tre ŝatis la ĉefrolulojn. Ili estas riĉaj, havas servistojn kaj parolas pri klasikaj muziko kaj literaturo tiel ke mi malfacile povis konekti al ilia mondo. Plie la viro estas perfortema kaj havas laŭ mi aĉan konduton pri seksumado. Laŭ mia kompreno li devus esti ia ideala kunulo sed mi verŝajne simple havas alian preferon pri tiaj aferoj. Tamen ju pli mi legis des pli mi alkutimiĝis al la paro kaj je la fino mi trovis la rakonton kortuŝa.
La traduko ŝajnas al mi tute bona kaj natura. Mi sukcesis legi sen ke la lingvaj trajtoj eltirus min el la rakonto. Nur ĝenetis min la laŭ mi troa uzo de da eĉ kiam ne temas pri kvanto.
