La Strato de Tanja

Vivo en Rusio 1917–2017

Poŝlibro, 227 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita de Mondial.

ISBN:
978-1-59569-355-6
Kopiis la ISBN!
Neniu takso (0 recenzoj)

La strato de Tanja en Vasilij-insulo en Sankt-Peterburgo longas apenaŭ unu kaj duonan kilometrojn, sed ĉi tie oni povas trovi la tutan historion de Sovetio kaj la postsovetia Rusio. Tuta jarcento da ordinaraj homoj kun nekutimaj sortoj.

--- Korina Klodt loĝas ĉi tie en la printempo de 1938, kiam ŝin meze de la nokto vekas fremdaj viroj en malhelaj vestoj, kiuj forportas ŝiajn gepatrojn. Ŝi neniam revidas ilin.

--- Antaŭ la revolucio la gepatroj de Tanja Saviĉeva havis bakejon en la sama domo. Dum la sieĝo de Leningrado dum la dua mondmilito ŝiaj familianoj malsatmortas unu post la alia. Ŝi notas la datojn en kajereto. Fine sole ŝi restas.

--- En ŝia apartamento nun loĝas Aleksandr Uralov. Li memoras, kiel homoj dum la milito en Koreio interpuŝiĝis ĉirkaŭ la grandaj tabuloj, sur kiuj la ĵurnaloj de la tago estis gluitaj. Tiam li estis proksimume dekjara. Poste li estis inter la …

1 eldono