Lingvo: English
Eldonita je 12-a de junio 2016
Lingvo: English
Eldonita je 12-a de junio 2016
Diktatoraj reĝimoj kaj fanatikaj ideologioj stampis Esperanton danĝera lingvo, plej forte en la nazia Germanio kaj en Soveta Unio sub Stalin. Ulrich Lins, germana historiisto, montras, ke Hitler kondamnis Esperanton kiel ilon por mondregado de judoj kaj ke Stalin, likvidante la revolucian internaciismon, subpremis la Esperanto-movadon kaj kaŭzis al ĝiaj anoj grandan suferadon kaj eĉ morton.
La unua eldono de tiu ĉi libro aperis en Germanio, en 1988 (represo en Moskvo, en 1990) kaj estas jam tradukita en kelkajn naciajn lingvojn. Por la nuna versio la teksto estis plene reviziita - kun utiligo de fontoj, kiuj iĝis alireblaj nur post la germana reunuiĝo kaj la disfalo de Soveta Unio.