180 paĝoj
Lingvo: Esperanto
Eldonita de Evertype.
180 paĝoj
Lingvo: Esperanto
Eldonita de Evertype.
"Alice's Adventures in Wonderland" estas somera rakonto, unue publikigita de Lewis Carroll (plum-nomo de Charles Lutwidge Dodgson) en julio 1865. Multaj el la personoj kaj aventuroj en tiu libro baziĝas sur ludkartaro, ekzemple la malbonhumora Reĝino de Keroj. "Through the Looking-Glass and What Alice Found There", alimane, estas vintra rakonto, unue publikigita de Carroll en decembro 1871, en kiu la plejmulto de la personaro kaj aventuroj baziĝas sur ŝakludo. (Du personoj el la unua historio, la Marta Leporo kaj la Ĉapelisto, denove aperas en la dua sub aspekto de mesaĝistoj de la Blanka Reĝo, Haigha kaj Hatta.) En "Through the Looking-Glass" Carroll ankaŭ pli celas al plenaĝaj legantoj ol en sia antaŭa libro, uzante pli da vortludado kaj logikaj paradoksoj. Ĉe la fino de tiu ĉi libro oni ankaŭ trovos la "subpremitan" epizodon "La Vespo en Peruko". Carroll originale intencis ke ĉi tio estu parto de Ĉapitro VIII de "Through …
"Alice's Adventures in Wonderland" estas somera rakonto, unue publikigita de Lewis Carroll (plum-nomo de Charles Lutwidge Dodgson) en julio 1865. Multaj el la personoj kaj aventuroj en tiu libro baziĝas sur ludkartaro, ekzemple la malbonhumora Reĝino de Keroj. "Through the Looking-Glass and What Alice Found There", alimane, estas vintra rakonto, unue publikigita de Carroll en decembro 1871, en kiu la plejmulto de la personaro kaj aventuroj baziĝas sur ŝakludo. (Du personoj el la unua historio, la Marta Leporo kaj la Ĉapelisto, denove aperas en la dua sub aspekto de mesaĝistoj de la Blanka Reĝo, Haigha kaj Hatta.) En "Through the Looking-Glass" Carroll ankaŭ pli celas al plenaĝaj legantoj ol en sia antaŭa libro, uzante pli da vortludado kaj logikaj paradoksoj. Ĉe la fino de tiu ĉi libro oni ankaŭ trovos la "subpremitan" epizodon "La Vespo en Peruko". Carroll originale intencis ke ĉi tio estu parto de Ĉapitro VIII de "Through the Looking-Glass", sed li forigis ĝin nelonge antaŭ publikigado pro la instigo de John Tenniel, ilustristo de la unuaj eldonoj de ambaŭ verkoj. La Esperanta traduko de "Through the Looking-Glass" de Donald Broadribb estis unue eldonita de Bookleaf Publishing (Beverley, Okcidenta Aŭstralio) en 1996, sub la titolo "Tra la Spegulo kaj kion Alico trovis tie". Ĉi tiu verko de Broadribb restas la sola kompleta Esperanta traduko de "Through the Looking-Glass", kvankam aliuloj estas tradukintaj kelkajn el la unuopaj poemoj en la libro, plej notinde "Jabberwocky", kiu ekzistas en ne malpli ol kvar Esperantaj versioj krom tiu de Broadribb. Ĉi tiuj kvar tradukoj aperas ĉi-volume en apendicoj post "La Vespo en Peruko".