Poŝlibro, 118 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 31-a de decembro 1999 de Internacia Esperanto-Muzeo.

ISBN:
978-3-85182-028-7
Kopiis la ISBN!
Neniu takso (0 recenzoj)

Stranga emo kisi, rekisi, kisadi aperas nekompreneble en multaj anoj de urba loĝantaro kaj poste epidemie disvastiĝas en la tuta lando. La emo estas tiel forta, ke por la homoj, kiujn trafis tiu bezono, ne gravas, kiun ili kisas, gravas nur la kontentigo de la nesuperebla deziro. Fakte, tio estas nur unu simptomo de nova malsano, kiu perturbas tutlande la vivon. La aŭtoritatoj ne scias, kiel reagi. Tamen, en unu difinita kategorio de homoj, la impulso kisadi ne montriĝas. Ĉu ili estas anoj de konspiro? Iom post iom oni ja ekscias, ke la afero estas ligita al intrigoj disvolviĝantaj sur Kariba insuleto, kaj al ties politika situacio… (Pri la novelo “La kisa malsano” de Claude Piron).

1 eldono