La sekreto de la arbaro de Lascaux

Grafika romano, 48 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 31-a de decembro 2009 de Dolmen.

ISBN:
978-2-909630-13-7
Kopiis la ISBN!
4 steloj (1 recenzo)

Septembron 1940, kvar junuloj malkovris la faman groton de Lascaux.

Laŭ la rekta atesto kaj la aprobo de tiuj ĉi Thierry Félix, la scenaristo, kaj Philippe Bigotto, la desegnisto, entreprenis la rakonton de la plej bela historio de la prahistorio.

La desegnaro unue nigra kaj blanka, kaj poste riĉigita per koloroj por redoni la belegecon de la prahistoriaj pentraĵoj, nin lokas okule en la etoson de la epoko. Miksitaj kun la scenaro, novaperintaj originaj dokumentoj aldonas didaktitan dimension al la plezuro de la legado.

Oni legas tiun albumon kiel aventuron, kies historia ĝusteco ebligas, ke oni konsideru ĝin kiel referencon. Oni ne povis plej bone saluti tiun eksterordinaran malkovron, en kiu realo superis fikcion tiagrade, ke ĝi fariĝis bonega scenaro de bildrakonto!

Okaze de la 70a datreveno de la malkovro de la groto, la Perigorda Esperantista Grupo aranĝis tradukadon de tiu albumo al la esperanta. Tiu tradukado estas farita de …

2 eldonoj