Vojagho ghis noktofino (tradukita al Esperanto)

Poŝlibro, 368 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 14-a de novembro 2005 de Mondial.

ISBN:
978-1-59569-022-7
Kopiis la ISBN!
Numero OCLC:
500310713

Vidi ĉe OpenLibrary

Neniu takso (1 recenzo)

1 eldono

Ĉu eraroj en la traduko?

Neniu takso

Mi supozas, ke la tradukintoj scias la francan multe pli bone ol mi. Tamen ...

Ĉiuj ekzemploj venas el la unuaj kelkaj paĝoj de la libro, ĉar nur tiujn paĝojn mi legis ĝis nun.

Eble oni tamen gratulu la tradukintojn, ke ili fintradukis tiel longan kaj malfacilan tekston.

Ekzemplo 1:

Ĉi tie la tradukintoj supozis, ke la «civiluloj» estas subjekto de «refermis», sed mi supozus alie:

Mondial: La civiluloj kaŝe refermis la pordon malantaŭ ni. (p. 11)

Originalo: Ils avaient refermé la porte en douce derrière nous les civils.

Mia supozo: Ili jam kaŝe fermis la pordon malantaŭ ni civiluloj.

(Guglo: Ili trankvile fermis la pordon malantaŭ ni civiluloj.)

Ekzemplo 2:

Ĉi tie, male, la tradukintoj supozis, ke la «ĉevaloj» estas objekto de «voki», sed mi supozus ilin subjekto:

Mondial: Ili ŝajnis troti ĝis la ĉielo, voki ĉiujn ĉevalojn kiuj troviĝas sur la tero, por ke ni estu disbuĉataj. (p. …

Temoj

  • Non-Classifiable
  • Novelty