KuboF Hromoslav recenzis Regenerative Health de Kristin Kirkpatrick
Praktika manlibro por sano de hepato
5 steloj
Mi ekinteresiĝis pro la titolo, kiu sugestis pli ampleksan temon - regeneran medicinon. Mi pli interesiĝas pri pli altprogresa regenera medicino (ekz. praĉelaj terapioj, kreskigado de organoj en laboratorio, ks), sed fine mi estis kontenta pri la temo, kiu limiĝis "nur" al regenerado de hepato.
Ĝenerale mi estas kontenta pri praktikeco de la libro, tiel, ke kutima homo povas preni ĝin kaj komenci ŝanĝadi sian vivstilon por iel helpi al sano de sia hepato. La aŭtoroj evidente konscias pri unu el plej grandaj problemoj de ŝanĝado de vivstilo al pli saniga - malfacilo pluteni ĝin pli longe ol nur kelkajn semajnojn. Tial la aŭtoroj ree kaj ree (kaj ree...) ripetas, ke la plej bona dieto estas tiu, kiun oni povas pluteni longtempe, kaj konsolas, ke ne estas aparte granda problemo foje mispaŝi kaj poste reveni.
La libro evidente estis verkita por Usonaj legantoj, ĉar ĝi reagas nur al Usona manĝmaniero, …
Mi ekinteresiĝis pro la titolo, kiu sugestis pli ampleksan temon - regeneran medicinon. Mi pli interesiĝas pri pli altprogresa regenera medicino (ekz. praĉelaj terapioj, kreskigado de organoj en laboratorio, ks), sed fine mi estis kontenta pri la temo, kiu limiĝis "nur" al regenerado de hepato.
Ĝenerale mi estas kontenta pri praktikeco de la libro, tiel, ke kutima homo povas preni ĝin kaj komenci ŝanĝadi sian vivstilon por iel helpi al sano de sia hepato. La aŭtoroj evidente konscias pri unu el plej grandaj problemoj de ŝanĝado de vivstilo al pli saniga - malfacilo pluteni ĝin pli longe ol nur kelkajn semajnojn. Tial la aŭtoroj ree kaj ree (kaj ree...) ripetas, ke la plej bona dieto estas tiu, kiun oni povas pluteni longtempe, kaj konsolas, ke ne estas aparte granda problemo foje mispaŝi kaj poste reveni.
La libro evidente estis verkita por Usonaj legantoj, ĉar ĝi reagas nur al Usona manĝmaniero, referencas diversajn Usonajn realaĵojn sen mencii iliajn ekvivalentojn aliloke kio por eksterusonano ne utilas aŭ eĉ nekompreneblas, ks. Iom da tutmondigo certe helpus al kompreno kaj utileco por pli vasta publiko, kvankam eble povus malpligrandigi la efikon al Usonanoj.
La prezenta maniero estas, laŭ mi, iom tro ĝentila, provante vere forte ne inkludi aferojn, pro kiuj homoj povus koleriĝi (ekz. diri, ke iu estas "dika"). Mi komprenas, ke multaj homoj ankoraŭ ne lernis bone trakti siajn emociojn, kaj tial koleriĝas pro simpla vero, kaj tio probable multe helpas. Tamen, en iuj gravaj detaloj tio, laŭ mi, malhelpas kompreni la esencon de libro. Ekz. la 4 metabolaj profiloj, kiuj estas eĉ en la subtitolo mem, fakte ne estas profiloj laŭ metabolo, sed laŭ reago al specifa sanstato. La fakto, ke la libro estas verkita en tiu maniero, efektive duonkaŝante iujn aferojn, mi hezitas ĉu ĝi duonkaŝas ankaŭ aliajn aferojn, kiuj povus esti utilaj...
Ĝenerale, malgraŭ miaj plendetoj, mi konsideras ĝin sufiĉe bona, praktika libro por komenci helpi al sia hepato iĝi kaj resti sufiĉe sana. Mi rekomendas la libron por homoj, kiuj estas minacataj de Usoneca vivstilo (aparte, manĝado de tro multaj karbonhidratoj kaj nesufiĉas fizika moviĝado) kaj malgraŭ tio volas havi sanan helpaton, kaj ĝenerale korpon (konsiderante kiom grava rolon havas hepato en korpo), kaj estas sufiĉe komence de tiu pado.