Profilo

KuboF Hromoslav

kubofhromoslav@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 4 monatoj, 2 semajnoj

Mi tre ŝatas lerni novajn aferoj, kaj ankaŭ tial ankaŭ librojn. Tamen, kiam mi havas tempon sidi, mi prefere verkas (laborajn aferojn, ne librojn :), do ankaŭ tial mi librojn legas sufiĉe malrapide. Mi preferas aŭskulti sonlibrojn (kaj podkastojn kaj iajn kursojn) precipe dum mi promenas ekstere. Mi revas pri mondo kie jam estos solvitaj gravaj problemoj (aĝiĝado, klimata ŝanĝo, ekzistada risko de AI, ks), kaj gravaj aferoj plibonigitaj (ekz. Esperanto jam kiel la preferata tutmonda lingvo; socio adaptita al altkapabla aŭtomatigo, ks.) kaj mi havos pli multan tempon por simple legi librojn, ludi gitaron, tendumi en arbaro kaj naĝi en maro. Dume mi helpas tian mondon krei.

Mi kutimas legi instruajn librojn, precipe pri longviveco kaj aĝiĝado (kaj kiel renversi aŭ almenaŭ malplirapidigi ĝin), integra estado (specife nivelo de disvolviĝo), kaj organizaj kapabloj (kiujn mi bezonas por gvidi kaj mastrumi miajn organizojn kaj iniciatojn).

Mi legas en la slovaka, ĉeĥa, Esperanto, kaj eventuale angla kaj pola.

Mi jam havas multegajn librojn (ĉu en mia propra posedo aŭ en prizorgado por iu organizo), kaj ne strebas ricevi novajn hazardajn. Mi daŭre serĉas pliajn librojn de Ken Wilber kaj pri longviveco. Iam mi eble kreos liston de pliaj volataj libroj ĉi tie aŭ en Open Library.

Ofte okazas al mi, ke nova libro, kiun mi ricevas, ne havas registron en Open Library (OL). Tiam mi aldonas la registron unue al OL por esti uzebla ne nur en libroj.org / BookWyrm, sed ankaŭ en aliaj servoj. Mi invitas vin fari same kaj inviti pliajn homojn fari same.

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

Libroj de KuboF Hromoslav

Legata

Legita

The simple feeling of being (2004, Shambhala) Neniu takso

"The author of nineteen books of philosophy and psychology, Ken Wilber is a pioneering thinker …

Ken Wilber jam verkis multajn librojn kaj artikolojn kaj prezentis dum multaj prelegoj kaj seminarioj. Liaj kompleksaj kaj profundaj ideoj kutime bezonas multajn bazon kaj kontekston por esti bone komprenitaj. Tial, eĉ malgraŭ liaj libroj enhavas multajn juvelojn de saĝeco, ili kutime estas ĉirkaŭitaj per multa "nur" subtena teksto.

En la libro "The Simple Feeling of Being" estas prezentitaj tiuj juveloj de saĝeco sed sen la subtena teksto. Tial ili estas facile troveblaj kaj rapide legeblaj.

Unuflanke, al novuloj ili prezentas la altaĵojn kiujn eblas trovi en la verkaro de Ken Wilber kaj invitas elstudi ĝin profunde. Duaflanke, por studentoj kun jama bazo, ili provizas rapidan rememorigon pri gravaj konceptoj por nova, pli profunda repripenso.

Mi antaŭvidas, ke tiun ĉi libron ne eblos legi de kovrilo al kovrilo en unu fojo, ĝuste pro la denseco de kerna materialo, kiu bezonos paŭzojn por bone ensorbiĝi.

Integral Investing (Hardcover, 2020, Springer) Neniu takso

Kapitalismo kaj mono (pli precize, monemo) estas delonge konsiderata kiel ĉefa malamiko de naturo, ĝia protektado kaj sana, respondeca socia disvolviĝo. Prave, ĝi historie servis kaj daŭre servas ankaŭ en tiu ĉi rolo. Sed ĉu devas tiel esti? En la libro "Integral Investing", la aŭtoro Mariana Bozesan prezentas kiel financoj kaj investado povas esti uzataj por plibonigi la mondon, atingi longtempe daŭropovan vivadon kaj disvolviĝon.

La libro devenas de la integra nivelo de homa konscio kaj baziĝas sur teorioj kaj kadroj kiel la integra teorio de Ken Wilber, amasa transforma celo de Peter Diamandis, Celoj por daŭropova evoluo de UN kaj planedaj limoj.

Mi tre antaŭĝojas legi tiun ĉi libron por lerni kiel pli bone kombini laboron por plibonigi la mondon kun atingo de financa riĉeco.

Regenerative Health (2024, Balance) 5 steloj

audiobook

Estis amuze, ke mi povis traaŭskulti la libron sufiĉe rapide, ĉar mi aŭskultadis ĝin dum ĉiutagaj horaj promenoj - dum en la libro la aŭtoroj alvokis al almenaŭ 20-minutaj promenadoj :) Mi ŝajne iom antaŭiris iliajn rekomencojn.

Estis sufiĉe bona libro, kvankam mi faris nur ege bazajn notojn. Por mi precipe utilis bona rememorigo kaj detaligo pri problemo de troa manĝado (kaj trinkado!) de sukero kaj nuancoj pri ĝia mezurado. Kaj provizis plian lumon da espero, ke kiel homaro ni iam lernos kiel vivi en harmonio kun siaj propraj korpo, menso, animo, kaj kun mondo ĝenerale.

Regenerative Health (2024, Balance) 5 steloj

audiobook

Praktika manlibro por sano de hepato

5 steloj

Mi ekinteresiĝis pro la titolo, kiu sugestis pli ampleksan temon - regeneran medicinon. Mi pli interesiĝas pri pli altprogresa regenera medicino (ekz. praĉelaj terapioj, kreskigado de organoj en laboratorio, ks), sed fine mi estis kontenta pri la temo, kiu limiĝis "nur" al regenerado de hepato.

Ĝenerale mi estas kontenta pri praktikeco de la libro, tiel, ke kutima homo povas preni ĝin kaj komenci ŝanĝadi sian vivstilon por iel helpi al sano de sia hepato. La aŭtoroj evidente konscias pri unu el plej grandaj problemoj de ŝanĝado de vivstilo al pli saniga - malfacilo pluteni ĝin pli longe ol nur kelkajn semajnojn. Tial la aŭtoroj ree kaj ree (kaj ree...) ripetas, ke la plej bona dieto estas tiu, kiun oni povas pluteni longtempe, kaj konsolas, ke ne estas aparte granda problemo foje mispaŝi kaj poste reveni.

La libro evidente estis verkita por Usonaj legantoj, ĉar ĝi reagas nur al Usona manĝmaniero, …

Boomeritis (2002, Shambhala, Distributed in the U.S. by Random House) Neniu takso

"The story of a naive young grad student in computer science and his quest for …

Boomeritis estas freŝa escepto por miaj libroj - kutime mi legas edukajn librojn, sed tiu ĉi estas fikcia. Kvankam en la teksto probable estos sufiĉe multe da transpersona psiĥologio kaj integra teorio, do sufiĉe kompleksaj temoj. Mi antaŭĝojas vidi kiel tio funkcios en tiu ĉi tie tute ne aŭtobiografia kaj certe fikcia romano

Integral Life Practice (Paperback, 2008, Integral Books) Neniu takso

Integral Life Practice estas aparta libro en la kategorio de persona disvolviĝo, precipe pro la nivelo de superrigardo, kiujn ĝi uzas. Mi dume legis nur parteton ie kaj tie kaj mi estis tre impresita. La enrigardoj, kiujn ĝi provizas estas okulmalfermaj kaj tre helpaj.

Tamen, kiel la nomo mem klare montras, la libro temas pri praktikado, do ne sufiĉos legi ĝin nur teorie. Nun ĝi atendas en mia longa vico, sed mi tre antaŭĝojas ĝin.

Plena manlibro de Esperanta gramatiko (Esperanto language, 2005, ELNA) 5 steloj

The long-awaited successor to the Plena Gramatiko de Esperanto, this book is aimed at ordinary …

PMEG apartenas al la kategorio de libroj, kiujn oni ne povas simple "fini legi", sed oni ripete revenas al ĝi.

Mi komencis legi ĝin iam ĉ. 2008. Ĝian HTML-version mi (kun ioma helpo eĉ de Bertilo mem) metis en mian tiaman stult-telefonon kaj legis ĝin en lernejoj, dum veturado kaj ĝenerale atendado. Mi pasigis kun ĝi multan tempon.

Mi dirus, ke estas grandparte sukceso de la libro (kaj la aŭtoro) mem, ke nun mi revenas al ĝi signife malofte, laŭ plej bona senco. Dankon al Bertilo pro tiu ĉi gravega kontribuo al Esperantujo!

Plena manlibro de Esperanta gramatiko (Esperanto language, 2005, ELNA) 5 steloj

The long-awaited successor to the Plena Gramatiko de Esperanto, this book is aimed at ordinary …

Deviga legado por lingve seriozaj esperantistoj

5 steloj

PMEG sendube estas kilometroŝtona, epoĥ-difina verko pri lingva flanko de Esperanto. La aŭtoro Bertilo havas raran kombinon de kapabloj unuflanke rimarki kaj profunde kompreni kiel Esperanto funkcias, kaj duaflanke tion ekspliki en klara kaj facile komprenebla maniero. La libro provizas multajn ekzemplojn kaj kontraŭekzemplojn, kio helpas bone kompreni, kaj buntigas la teorian traktadon.

Aldone, la libro estas libera kaj senpage disponebla interrete, kio ebligas al preskaŭ ĉiu ajn studi ĝin. Pro tio ĉio, PMEG estas nemalhavebla helpilo por ĉiu esperantisto, kiu seriozas pri siaj lingvaj kapabloj.

komencis legi Drucker na každý den de Peter F. Drucker

Drucker na každý den (Czech language, 2006, Management Press) Neniu takso

"Drucker ĉiutage" estas resuma instrua libro pri mastrumado, kiu prezentas la plej gravajn aferojn de instruo de Peter F. Drucker per mallongaj, 1-paĝaj ĉapitretoj por ĉiu tago de jaro. Drucker estis mastruma geniulo, kaj kvankam ne tute ĉio kion li elpensis estis brila sukceso, kaj ekde tiam la kampo de mastrumado disvolviĝis (ekz. vidu "opalkolorajn organizojn" de Frederic Laloux), lia ideoj kaj malkovroj grandparte restas utilaj por nuntempo. Mi, kaj granda parto de Esperantujo, povas lerni vere multon de li por plibonigi por-esperantan agadon.

Mi intencas legi ĝin tra la tuta jaro 2026, fari notojn pri gravaj aferoj kaj afiŝadi mallongan resumon ĉe Mastodono: esperanto.masto.host/@kubofhromoslav/115828010684590253