PMEG apartenas al la kategorio de libroj, kiujn oni ne povas simple "fini legi", sed oni ripete revenas al ĝi.
Mi komencis legi ĝin iam ĉ. 2008. Ĝian HTML-version mi (kun ioma helpo eĉ de Bertilo mem) metis en mian tiaman stult-telefonon kaj legis ĝin en lernejoj, dum veturado kaj ĝenerale atendado. Mi pasigis kun ĝi multan tempon.
Mi dirus, ke estas grandparte sukceso de la libro (kaj la aŭtoro) mem, ke nun mi revenas al ĝi signife malofte, laŭ plej bona senco. Dankon al Bertilo pro tiu ĉi gravega kontribuo al Esperantujo!
