aŭtunido respondis al afiŝo de Persi Leganta
@persikoreplum Ĉu ili finfine revenis do?
Mi ne tiom multe legas en esperanto, sed eble mi komentos esperante pri neesperantaj libroj. 😀
El neesperantaj fontoj, ĉiuj citaĵoj estas en mia traduko, se ne estas indikite alie.
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
@persikoreplum Ĉu ili finfine revenis do?
Averto pri enhavo Postlibre
Entute mi ŝatis ĝin pli ol la antaŭajn du, kaj eble ankaŭ pli ol la unuan. La fino ne estas tute kredebla, malgraŭ ke la verkisto faris kion li povis por ke ĝi ne aspektu holivuda feliĉfino. Kaj la lasta provo mortigi la ĉefroluloj ŝajnis al mi tute nenecesa, mi preferus se anstataŭ alfronti tiujn ĉefmaliculojn ĉiuj simple forgesus pri ili, tio ŝajnas pli taŭga en la cirkumstancoj.
Sed tiuj ĉi estas malgrandaj aferoj, ĝenerale ĝi estas mia plej ŝatata libro en la serio ĝis nun.
Averto pri enhavo Aludo pri librofinaj eventoj
Mi rigardis reen al li kaj neniom penis ŝirmi tion, kion mi pensis: Du miliardoj da homoj estis mortontaj eĉ se la rimedoj por savi ilin verŝajne haveblis. Sed ili mortos malgraŭe, ĉar vere ne ekzistis pensokapabla vivo en la kosmo. Nek en la Kontederacio, nek en la Kunvenaĵo. La Mutuloj kaj la Kofederacianoj daŭrigos reciprokan atencadon, kaj la amaspereo ja okazos, kaj ĉiuj ŝajnigos ke ĝi estis neevitebla.
— The devil's eye de Jack McDevitt (79%)
La ideo, ke tero kaj maro estas solidaj, ĝi estas iluzio. Ĝi estas ruzo, per kiu nia simia cerbo trompas nin. La realo tute ne estas tia. Jen ĉi tiu sofo, ekzemple, estas plejparte malplena loko. Naŭdek naŭ elcentoj de malplena loko. Do mi diras al vi nun kaj ĉiam, ni estas bonŝancaj ke ni ne konas la realan mondon. Se ni devus alfronti la mondon kia ĝi vere estas, ni havus nenion, sur kio sidi.
— The devil's eye de Jack McDevitt (46%)
"Saludo Fora, ĝis la revolucio antaŭ tridek jaroj, suferis ses centojn da jaroj de aŭtoritatisma regado. Tutmonde. Pensu pri tio. Neniu loko por kaŝiĝi. La ununura forkuro estis ekstermonden, kaj la registaro devis aprobi ĝin, antaŭ ke oni povis foriri. […] Kaj mi suspektas, kiam aferoj fariĝas tiel malbonaj, kiam vere estas monstroj ĉasantaj senĝene, homoj emas inventi fantaziaĵojn, kiujn ili povas elteni. Ĝi estas eble evitada artifiko kaj konsoliĝo samtempe, ĉar oni scias ke vampiroj ne ekzistas. Kaj ke ili eĉ proksimume ne estas same teruraj kiel tio, kion oni renkontas en la reala vivo kaj pri kio oni ne kuraĝas paroli.
— The devil's eye de Jack McDevitt (11%)
Ĉi tiu serio estis inter rekomendoj, kiam mi serĉis rete “ne-milita «malmola» sciencfikcio”. Nu, nuntempe oni nomas “hard sci-fi” kion ajn, kio ne enhavas elfojn kaj drakojn kaj foje eĉ ion kio enhavas, do, ne mirinde, ĉi tiuj libroj estas pli proksimaj al socia SF ol al vere malmola. Ĝi enhavas hiperkosmajn vojaĝojn, kvantumajn movigilojn kaj aliajn dekoraciaĵojn, kiuj rilatas al scienco proksimume neniel. Sed ĝenerale mi ŝatas la tonon kaj etoson de la serio. Mi ĝuis la unuan libron, kiu laŭforme estas sufiĉe kredebla rakonto pri historio-arkeologia esploro en malproksima estonto. La sekvaj du libroj progresis pli en la direkton de krimrakonto, kaj mi ne aparte ŝatis tion. Speciale en la tria, kie oni provadis mortigi la ĉefrolulojn proksimume ĉiujn dek paĝojn, ĝi fariĝis iom absurda. Sed la kvara, jen ĉi tiu, malpliigis la kvanton da atencoj ĝis eltenebla, kaj la ĉefa mistero ne estis tio, kion mi atendis, …
Ĉi tiu serio estis inter rekomendoj, kiam mi serĉis rete “ne-milita «malmola» sciencfikcio”. Nu, nuntempe oni nomas “hard sci-fi” kion ajn, kio ne enhavas elfojn kaj drakojn kaj foje eĉ ion kio enhavas, do, ne mirinde, ĉi tiuj libroj estas pli proksimaj al socia SF ol al vere malmola. Ĝi enhavas hiperkosmajn vojaĝojn, kvantumajn movigilojn kaj aliajn dekoraciaĵojn, kiuj rilatas al scienco proksimume neniel. Sed ĝenerale mi ŝatas la tonon kaj etoson de la serio. Mi ĝuis la unuan libron, kiu laŭforme estas sufiĉe kredebla rakonto pri historio-arkeologia esploro en malproksima estonto. La sekvaj du libroj progresis pli en la direkton de krimrakonto, kaj mi ne aparte ŝatis tion. Speciale en la tria, kie oni provadis mortigi la ĉefrolulojn proksimume ĉiujn dek paĝojn, ĝi fariĝis iom absurda. Sed la kvara, jen ĉi tiu, malpliigis la kvanton da atencoj ĝis eltenebla, kaj la ĉefa mistero ne estis tio, kion mi atendis, do ĝis nun mi ŝatas la libron.
The true story of what happened the first time machines came for human jobs, when an underground network of 19th …
Se luddistoj lernigis ion al ni, ĝi estas ke robotoj ne forprenas niajn laborlokojn. Niaj ĉefoj faras tion. Robotoj ne estas pensopovaj — ili ne havas la kapablon veni por aŭ ŝteli aŭ detrui aŭ minaci forpreni niajn postenojn. Laborestroj havas.
— Blood in the Machine de Brian Merchant (83%)
Jen kion ni scias pri la murdintoj. Post plenumi la “sangoverŝan faron” antaŭ multaj atestantoj, ili paŝis – paŝis – multajn jardojn trans plantejo, antaŭ fine ekkureti direkten al arboriĉa areo konata kiel Karcera Arbaro. Neniu sekvis ilin, sek serĉis ilin, ĝis soldatoj de la Krono venis post preskaŭ horo.
— Blood in the Machine de Brian Merchant (46%)
Ĉiu tempo produktas siajn Luigi, ŝajne. (La murdito estis propranto de unu el la plej grandaj fabrikoj en la regiono, fifama pro kruelo kaj mistraktado de malriĉuloj)
La postan tagon Frodo vekiĝis frue, sentante sin refreŝigita kaj bonfarta.
— La Kunularo de l' Ringo de J. R. R. Tolkien (Paĝo 277)
Oni tuj povas vidi ke ĝi estas fantasta libro.
Li sentis sin tro komforta kaj trankvila por diskuti, kaj li ĉiuokaze ne supozis, ke li venkos en diskuto.
— La Kunularo de l' Ringo de J. R. R. Tolkien (Paĝo 255)
Jen kun kia sinteno oni legu interretaĵojn.
Mi paŭzis ĝin post kelka tempo kaj poste ne emis daŭrigi. Nenio speciale malbonas pri la rakonto, sed ĝi iras malrapide kaj plenas je kruelaĵoj kaj mi ne estis en taŭga humoro por travagadi ion tian. Eble mi iam revenos al ĝi, kiu scias.