Reen

finlegis The Twisted Ones de T. Kingfisher

The Twisted Ones (Hardcover, 2019, Saga Press) 5 steloj

When a young woman clears out her deceased grandmother’s home in rural North Carolina, she …

Mi trafis mencion de tiu ĉi libro ie ĉe lemmy, kaj ĝia priskribo fare de ĵus leginto ŝajnis al mi interesa, do mi decidis provi ĝin. Mi legis nenion de Ursula Vernon (T. Kingfisher estas ŝia plumnomo). Mi ŝatis ŝian verkstilon, do mi planas provi ŝiajn aliajn librojn estonte.

Estis agrabla surprizo por mi malkovri, ke tiu ĉi libro estas fakte bazita sur La blankaj homoj de Arthur Machen. Sed tio estis ankaŭ iom da elreviĝo. Kiel memstara verko ĝi estas sufiĉe engaĝiga, mi ne plendus. Kiel daŭrigo de la rakonto de Machen... Machen estas pli subtila. Li ĉiam preferis aludi ol montri, kaj en La blankaj homoj li superas sin mem, do ĉe la fino mi tute ne scias, ĉu io supernatura vere okazis. Nu, Ambrose diras, ke jes, la knabino bedaŭrinde havis pli ol nur imagpovon; sed tio estas kion homo kiel Ambrose dirus, la ulo estas konvinkita pri siaj teorioj. Ĉi tie, la lastaj ĉapitroj de la libro estas multe pli konkretaj, oni ne povus interpreti diversmaniere, kio okazis. Sed mi ja ĝuis la libron.