Recenzoj kaj komentoj

aŭtunido Ŝlosita konto

autunido@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 8 monatoj

Mi ne tiom multe legas en esperanto, sed eble mi komentos esperante pri neesperantaj libroj. 😀

El neesperantaj fontoj, ĉiuj citaĵoj estas en mia traduko, se ne estas indikite alie.

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

finlegis The devil's eye de Jack McDevitt

The devil's eye (2008, Ace Books) Neniu takso

Nebula Award winner Jack McDevitt is "the logical heir to Isaac Asimov and Arthur C. …

Averto pri enhavo Postlibre

komencis legi The devil's eye de Jack McDevitt

The devil's eye (2008, Ace Books) Neniu takso

Nebula Award winner Jack McDevitt is "the logical heir to Isaac Asimov and Arthur C. …

Ĉi tiu serio estis inter rekomendoj, kiam mi serĉis rete “ne-milita «malmola» sciencfikcio”. Nu, nuntempe oni nomas “hard sci-fi” kion ajn, kio ne enhavas elfojn kaj drakojn kaj foje eĉ ion kio enhavas, do, ne mirinde, ĉi tiuj libroj estas pli proksimaj al socia SF ol al vere malmola. Ĝi enhavas hiperkosmajn vojaĝojn, kvantumajn movigilojn kaj aliajn dekoraciaĵojn, kiuj rilatas al scienco proksimume neniel. Sed ĝenerale mi ŝatas la tonon kaj etoson de la serio. Mi ĝuis la unuan libron, kiu laŭforme estas sufiĉe kredebla rakonto pri historio-arkeologia esploro en malproksima estonto. La sekvaj du libroj progresis pli en la direkton de krimrakonto, kaj mi ne aparte ŝatis tion. Speciale en la tria, kie oni provadis mortigi la ĉefrolulojn proksimume ĉiujn dek paĝojn, ĝi fariĝis iom absurda. Sed la kvara, jen ĉi tiu, malpliigis la kvanton da atencoj ĝis eltenebla, kaj la ĉefa mistero ne estis tio, kion mi atendis, …

Возвращение в Панджруд (Hardcover, rusa language, 2013, ОГИ) Neniu takso

Andrej Volos, “Reveno al Panĝrudo”. Eldoneja priskribo: “Longa estas vojo el Buĥaro al Panĝrudo, speciale …

Mi paŭzis ĝin post kelka tempo kaj poste ne emis daŭrigi. Nenio speciale malbonas pri la rakonto, sed ĝi iras malrapide kaj plenas je kruelaĵoj kaj mi ne estis en taŭga humoro por travagadi ion tian. Eble mi iam revenos al ĝi, kiu scias.

Blood in the Machine (Hardcover, 2023, Little Brown & Company) 5 steloj

The true story of what happened the first time machines came for human jobs, when …

Lastatempe mi sentas interson pri personoj kaj movadoj, al kiuj historio ne estis speciale justa.

Unu estas Epikuro, kies filozofio ofte estis misprezentata, sed li estu rakonto por alia tago.

La aliaj estas jen luddistoj, kies nomo fariĝis moka etikedo por malprogresemaj vandaloj kiuj kontraŭracie oponas pliboniĝojn, portatajn de teĥnologio. Mi, kiel sovetunie edukita knabo, neniam sentis min oponema al teĥnika progreso... sed freŝdate mi pli kaj pli ofte kaptas min je la penso, ke se progreso estas Musk kaj Zuckerberg, luddismo estas pli malpli ununura home deca reago kontraŭ tia progreso.

Do mi kontrolis, ĉu oni havas popularajn verkojn pri la movado, kaj kompreneble mi ne estas la ununura, kiun nunaj eventoj pensigis pri ĝi, do verkojn oni ja havas. Tiun ĉi Cory Doctorow nomis “definitiva historio de luddistoj”. Mi ne certas, kiom multe mi fidas al Doctorow pri libraj rekomendoj, sed ajnkaze rekomendo pli bonas ol malrekomendo. Ni …

haltis legi Inherit the Stars de James P. Hogan

Inherit the Stars (Paperback, 1985, Del Rey) Neniu takso

The man on the moon was dead. They called him Charlie. He had big eyes, …

Nu, ĝi iris bone dum kelka tempo, sed venis al la punkto, kie la plej brilaj sciencistoj de la tuta mondo ne povas solvi misteron, kies solvo estas tuj evidenta al mi, kaj, mi supozas, al ĉiu ne tute mortinta leganto. Neniu eĉ provas pensi en proksimume ĝustan direkton.

Por libro, kie nenio okazas, krom scienca esplorado, tia malrespekto kaj al legantoj kaj al roluloj estas absolute ne pardonebla.

Inherit the Stars (Paperback, 1985, Del Rey) Neniu takso

The man on the moon was dead. They called him Charlie. He had big eyes, …

Mi trafis la mencion en unu el blogoj pri klasika sciencfikcio, kaj decidis provi legi ĝin. Ĝis nun mi ŝatas. Ĝi estas trankvila kaj optimisma laŭ maniero de sia erao. Estas paco sur Tero, Usono kaj Sovetunio ne plu estas malamikoj, kaj la homaro ŝajnas trovonta raciajn najbarojn tuj rande de Solsistemo. Sciencistoj solvadas misteron kaj krom iliaj konversacioj pri diversaj hipotezoj ankoraŭ okazis pli malpli nenio. Ĝi restu tia 😌

Por @persikoreplum: Virinoj jam estis inventitaj, sed ŝajne nur en Sovetunio. 😃

komentis pri Children of Ruin de Adrian Tchaikovsky

Children of Ruin (Paperback, 2019, Orbit) 4 steloj

The astonishing sequel to Children of Time, the award-winning novel of humanity's battle for survival …

Averto pri enhavo Pri la enhavo

Children of Ruin (Paperback, 2019, Orbit) 4 steloj

The astonishing sequel to Children of Time, the award-winning novel of humanity's battle for survival …

Post legi tiom da fastastaĵoj mi estas en sciencfikcema humoro nun. Tiu ĉi estas la dua parto de trilogio. Mi ne scias, ĉu la verkisto planas daŭrigi la serion post la trian libron aŭ ĉu li jam konsideras ĝin finita, sed, ĉiuokaze, mi estas ankoraŭ ĉe la dua. La unuan, Children of Time, mi legis iam pasintjare, kaj mi ĝenerale ŝatis ĝin, do mi daŭrigu...

komentis pri La Kunularo de l' Ringo de J. R. R. Tolkien

La Kunularo de l' Ringo (esperanto language, 2007, Sezonoj) Neniu takso

En la unua libro (ĉi tie mi celas la unuan el la ses) kantado ŝajnas la ĉefa maniero sorĉadi. Aŭ, pli precize, sorĉado kaj kantado ŝajnas la samo. Elfoj, la salikulo, dolmenuloj, kaj, kompreneble, Tom, kantas ĉar tio estas ilia naturo, kaj ilia naturo estas magia. Ilia kanto estas sorĉo per si mem. En la mondo, kiu estis kreita per kanto, tio certe sencas.

Pasis multe da tempo ekde mi legis la tuton lastafoje, sed se mi ne fuŝmemoras, tio ne daŭros en la postaj libroj, ĉu? Mi ne memoras, ke orkoj havu militan ĥoron aŭ ke Gandalfo batalu kontraŭ Sarumano repe. Kia domaĝo, kiom da perditaj oportunoj!

komentis pri La Kunularo de l' Ringo de J. R. R. Tolkien

La Kunularo de l' Ringo (esperanto language, 2007, Sezonoj) Neniu takso

Mia vojaĝo tra la malnova arbaro preskaŭ same malfacilas kiel tiu de la hobitoj. Tro multe da vortoj, kiuj signifas iajn... arbaraĵojn. Duono da ili diras nenion al mi eĉ post konsulti vortarojn.

“Ŝiaj longaj flavaj haroj ondiĝis laŭ ŝiaj ŝultroj, ŝia robo estis verda, verda kiel junaj karikoj, trastriita de arĝento kiel roseroj, kaj ŝia zono estis el oro, formita kiel ĉeno da iridoj enkrustitaj de l’ palbluaj okuloj de miozotoj. ”

Tio belas. Verŝajne. Nu, miozotojn mi konas. Mi ne memoris la esperantan nomon, sed almenaŭ mi vidis la florojn. Iridoj... nu, mi konas la vorton, mi ne certas, ĉu mi rekonus la floron mem, se ni renkontiĝus en savaĝejo. Kaj pri kariko mia vortaro sciigas min, ke ruse tio estas “карика”. Dankon, kara vortaro, tio estis tre utila.

Mi ne devus prifajfi lecionojn pri biologio en lernejo, ĉu?