La hundetaĉo vivas!
Mi ja suspektis, ke ĝi estos pli malpli ununura postvivanto de la anabazo.
Mi ne tiom multe legas en esperanto, sed eble mi komentos esperante pri neesperantaj libroj. 😀
El neesperantaj fontoj, ĉiuj citaĵoj estas en mia traduko, se ne estas indikite alie.
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
“Sed tio, kompreneble, en la fino nur plikolerigis lian malvirtan parton — krom se tiu povus esti venkita.”
Kial is en “plikolerigis” kaj ne us? Ĝi konfuzas min. Ĉu preseraro?
La originalo estas “But that, of course, would only make the evil part of him angrier in the end – unless it could be conquered.”
Averto pri enhavo Pri parolmaniero de saĝuloj (kaj poste de elfoj, kvankam mi ankoraŭ ne atingis ilin)
«– Kiom longe vi sciis ĉion ĉi? – demandis Frodo denove. – Sciis? – diris Gandalfo. – Mi sciis multon, kion scias nur la Saĝaj, Frodo.»
Sed vi fiaskas taŭge respondi simplegan demandon, kiun eĉ bebo ne miskomprenus.
«Sed se vi celas diri, “sciis pri tiu ĉi ringo”, nu, mi ankoraŭ ne scias, oni povus diri.»
Jes ja, Frodo celis ĝuste tiun ĉi ringon. Ĉu vi aŭdis pri tiel nomata ‘kunteksto’, ulo? La kunteksto estas vera mirindaĵo, kaj, dum ajna konversacio, ĝi haveblas al ĉiuj kunparolantoj, tute senpage. Uzu ĝin, kaj vi povos tuj respondi ĝuste tion, kion aliaj demandas al vi, sen bezono fari tiajn ĉi stultajn precizigajn demandojn viavice. Se vi utiligus la kontekston, vi respondus tiel trafe, ke ĉiuj pensus, ke vi estas sorĉisto aŭ io tia.
“Mi eble forestos dum kelka tempo; sed mi revenos vidi vin, tiel baldaŭ kiel mi nur povos. Atendu min, kiam vi revidos min! ”
La lastan frazon mi ne komprenis sen rigardi la originalon. Ĝi ŝajnas iom tro laŭvorta traduko de “Expect me when you see me!”
Mi kontrolis tri rusajn tradukojn kaj el ili du simple ellasas tiun frazeton (jen kvalito!) kaj la tria uzas ion kiel “Atendu ke mi venos neatendite”. Nu, tiun lastan mi ŝatetas, ĝi sonas iom sorĉistece.
Do mi heroe legis ĉiujn antaŭparolojn kaj enkondukojn, kiujn Tolkien, mi supozas, metis tie por fortimigi nesufiĉe paciencajn legantojn. Mi ne dubas, ke hobitoj inter ni adoregis la ĉapitretojn pri administrativa disdivado de Provinco, kaj, speciale, pri fumado de la malfalsa herbo; nek ke ili postulis ke ankaŭ la famaj genealogiaj libroj nepre estu aldonitaj kiel aparta enkonduka volumo. Bonŝance por la cetero de ni tio ne estis farita. Tamen por kontentigi la hobitojn iomete, Bertilo Wennergren tradukis la apendicon pri la provincaj analoj kaj tiu estis metita tuj post la enkondukoj, por oni ne venu al la ĉefa teksto tiel rapide.
Averto pri enhavo Nu, mi ja malkaŝas grandan parton de la intrigo. Sed ĉu iu ankoraŭ ne scias kio okazas en ĉi verko?
Parenteze, mi neniam legis la trilogion originale. La unuan volumon rustraduke mi legis dum adoleskaĝo. Post multaj jaroj mi vidis tiun tradukon kritikata pro tio, ke ĝi tute senkiale kaj nenecese ŝanĝas stilon kaj tonon de priskriboj kaj “plibeligas” dialogojn, do nuntempe mi certe ne taksus ĝin alte. Sed tiutempe mi ŝategis ĝin. Ĉar tiuj estis ankoraŭ tempoj antaŭ la interreto venis, trovi librojn en mia urbeto ne facilis, kaj mi devis atendi kelkajn jarojn antaŭ ke mi sukcesis legi la daŭrigon. Ĝi estis iom da elrevigo. Mi ne certas, ĉu mi finlegus ĝin se ne estus entoj. Mi adoris entojn! La plej amindaj estuloj post katoj, entoj ja estas. Unu el la ĉefaj kialoj de mia malŝato estis tiu renaskiĝo de Gandalfo. Kara aŭtoro, se vi faris min priplori ies morton, ne reaperigu la mortinton post kelkaj ĉapitroj kvazaŭ nenio okazus. Tio aspektigas vin iluziisto en vaganta cirko kaj min – vilaĝa naivulo pro kredi viajn simplajn artifikojn.
La kunularo ripozas apud fajro. – Gandalfo! Vi fariĝis Blanka nun, ho Gandalfo! – Jes ja. Kaj mi devas diri al vi, Gimlio, tiu via kuŝejo de kreto en Morio ververe estas enorma!
Averto pri enhavo religio, moke
“Sed apenaŭ Ar-Parazono surpaŝis la Benitan Bordon, la valaroj alvokis Iluvataron, kaj la Kreinto ŝanĝis la mondon tiel, ke inter Numenoro kaj la Senmortaj Landoj kreiĝis fendo, kie dronis la tuta numenora invadintaro.”
Tuj videblas tre klare, ke Iluvatoro estas inspirita de nia kara Dio el la Malnova Testamento. Anstataŭ kviete, sensange kaj antaŭtempe detronigi unu tro ambician reĝon, la bonkorulo haste dronigas milojn da grandparte senkulpaj maristoj.
“Numenoranoj koloniis la bordojn de Mez-Tero. Komence ili klerigis kaj helpis la lokanojn, sed poste iliaj havenoj fariĝis fortresoj, kaj ili komencis kolekti tributon de la homoj de Mez-Tero.”
Ĉu do “fortreso” estas vorto? Kia surprizo!
(Serioze, mi ne estas speciale bonligvema, sed mi fiaskas vidi, kial ĉi-kuntekse simpla “fortikaĵo” ne taŭgus. Tio ĉi estas el mallonga rerakonto de Silmariliono fare de Korĵenkov, do ankoraŭ ne temas pri tradukado)
Mi kutimas legi kelkajn librojn en malasmaj lingvoj paralele. Kaj jen, mi estas en esperanta retejo sed esperantaĵoj mankas al mi. Do mi decidis komenci tiun ĉi.
Malgraŭ ke mi ĝenerale ne emas legi tradukojn de libroj, kiujn mi povus legi originale kun la sama sukceso, ĉi-okaze mi scivolas pri lingvaj elektoj de Auld rilate al fantastaĵoj kaj mezepokeca batalarto. Mi ludas fojfoje ludojn kun tiaj temoj kaj, kiam mi provas priparoli ilin, mi sentas ke la necesa vortprovizo iom mankas al mi, do mi ŝatus konatiĝi kun ekzistanta tradicio.
“... kiel devos li iri neniu scias kien kun tiu blindulo... kvardek farsaĥojn, patro diris... kiu ja kalkulis ilin, tiujn farsaĥojn”
Mi kalkulu! Komento en la libro diras, ke farsaĥo (alie parasango) egalas proksimume 7 kilometrojn. Do ŝajne temas pri tio, kion oni nomas antikvoegipta parasango (6980 m). 40 farsaĥoj estos do 280 km. Ja timiga distanco por ... nu, por preskaŭ kiu ajn nuntempe, sed certe por blinda maljunulo! Sed. La fakta distanco inter Buĥaro kaj Panĝrudo (ambaŭ lokoj ĝisvivis nian tempon) estas pli granda ol tio! Laŭrekte ĝi estas 315 km kaj laŭ aŭtomobilaj vojoj – preskaŭ 400. Se tio estas 40 farsaĥoj, temas pri mezaziaj farsaĥoj (1 farsaĥo = 8 verstoj = 8534 m). Do mi supozas, ke la aŭtoro uzis fonton, kiu donis distancon en mezaziaj farsaĥoj, sed oni komentis pri la egiptaj.
Ĉiuokaze, tio estas iom pli malproksime, ol de mia urbo ĝis Moskvo... kaj …
“... kiel devos li iri neniu scias kien kun tiu blindulo... kvardek farsaĥojn, patro diris... kiu ja kalkulis ilin, tiujn farsaĥojn”
Mi kalkulu! Komento en la libro diras, ke farsaĥo (alie parasango) egalas proksimume 7 kilometrojn. Do ŝajne temas pri tio, kion oni nomas antikvoegipta parasango (6980 m). 40 farsaĥoj estos do 280 km. Ja timiga distanco por ... nu, por preskaŭ kiu ajn nuntempe, sed certe por blinda maljunulo! Sed. La fakta distanco inter Buĥaro kaj Panĝrudo (ambaŭ lokoj ĝisvivis nian tempon) estas pli granda ol tio! Laŭrekte ĝi estas 315 km kaj laŭ aŭtomobilaj vojoj – preskaŭ 400. Se tio estas 40 farsaĥoj, temas pri mezaziaj farsaĥoj (1 farsaĥo = 8 verstoj = 8534 m). Do mi supozas, ke la aŭtoro uzis fonton, kiu donis distancon en mezaziaj farsaĥoj, sed oni komentis pri la egiptaj.
Ĉiuokaze, tio estas iom pli malproksime, ol de mia urbo ĝis Moskvo... kaj mi tute ne povas imagi kiel mi piedirus tiom da! Kaj mi estas nek blinda nek ankoraŭ speciale maljuna.
Averto pri enhavo Vojaĝo de _Ragstopper_ fine de la dua libro.
Kontraŭimperia ribelo. La estro de la lasta lojala urbo en la regiono okupiĝas pri la plej urĝa afero: ŝteli urbajn valoraĵojn. Trezoristo, kiun li taskas pri forveturi ilin, siavice, provas ŝteli ĉion de li, helpe de sia onklo, pirato. Por fantastaĵo, la libro estas iomete tro realisma 😃
Mi daŭre trarigardas listojn de premiitaj ĉi-jarcente verkoj. Tiu ĉi estis finalisto de la “Granda Libro” en la 2013, gajnis la “Rusan Booker” en la sama jaro, kaj, pli grave, ankaŭ la leganta taksado estas tre alta ĉie, kie mi rigardis (kaj mi rigardas en lokoj, kie oni kutimas mallaŭdi kion ajn).
Mi legis ĉapitron aŭ du hieraŭ kaj ĝi ja ŝajnas agrabla legaĵo, mi ankoraŭ ne certas, ĉu ĝi kaptos mian atenton sufiĉe por fini ĝin. Temas pri delonge pasintaj okazaĵoj en regiono, kiun mi ne bone konas, tio povas esti kaj interesa kaj, nu, tro distanca de mi. Mi vidu.