Recenzoj kaj komentoj

aŭtunido Ŝlosita konto

autunido@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 8 monatoj

Mi ne tiom multe legas en esperanto, sed eble mi komentos esperante pri neesperantaj libroj. 😀

El neesperantaj fontoj, ĉiuj citaĵoj estas en mia traduko, se ne estas indikite alie.

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

The Complete Malazan Book of the Fallen (EBook, angla language, Tor Books) Neniu takso

La tuta serio “Malazan Book of the Fallen” (libroj 1–10)

Averto pri enhavo Hazarda impreso, milde malkaŝa

The Complete Malazan Book of the Fallen (EBook, angla language, Tor Books) Neniu takso

La tuta serio “Malazan Book of the Fallen” (libroj 1–10)

Mi legas ĉi tiun jam dum kelka tempo kaj nuntempe estas fine de la dua libro. Mi supozas, ke mi legos ĝin poiomete ankoraŭ longe.

La serio estas fantasta epopeo de vere epika skalo. En alia tempo mi povus trovi ĝin iom konfuza kaj enhavanta tro multe da perforto, laŭ mia gusto, sed nuntempe mi sentiĝas espapismema, do ĝi legiĝas surprize bone. Kaj la verko ja plenas de interese vortumitaj pensoj, ĝi provokas citadon.

С неба упали три яблока (rusa language, AST) 5 steloj

Mi tre malmulte legas en la rusa, des pli nuntempajn aŭtorojn. La ĉefa kialo por tio estas pli malpli la sama, kial mi ne multe legas en esperanto: la legado kutimas esti deprimiga. Historio de la lando dum la lasta jarcento aŭ du estis ... nu, kia ĝi estis. Bonaj verkistoj ne povas ignori tion, do iliaj libroj, kvankam bonaj, temas pri militoj, revolucioj, politika persekvado, amasa deportado, torturado... en la plej optimisma kazo – pri senbrida banditismo tuj post la disfalo de Sovetunio. Tiu literaturo estas bonkvalita, sed, nu, esperpunko ĝi ne estas. Malbonaj aŭtoroj, aliflanke, povas ignori ion ajn, sed ili verkas malbone.

Fojfoje, tamen, mi trarigardas listojn de rekomendataj verkoj kaj de laŭreatoj de premioj, esperante trovi ion, kion mi ŝatos. Kaj la lasta provo venigis min al tiu ĉi libro, “De ĉielo falis tri pomoj” de armenia ruslingva verkisto Narine Abgarjan. La libro ricevis la premion …