aŭtunido komentis pri La Kunularo de l' Ringo de J.R.R. Tolkien
Averto pri enhavo Nu, mi ja malkaŝas grandan parton de la intrigo. Sed ĉu iu ankoraŭ ne scias kio okazas en ĉi verko?
Parenteze, mi neniam legis la trilogion originale. La unuan volumon rustraduke mi legis dum adoleskaĝo. Post multaj jaroj mi vidis tiun tradukon kritikata pro tio, ke ĝi tute senkiale kaj nenecese ŝanĝas stilon kaj tonon de priskriboj kaj “plibeligas” dialogojn, do nuntempe mi certe ne taksus ĝin alte. Sed tiutempe mi ŝategis ĝin. Ĉar tiuj estis ankoraŭ tempoj antaŭ la interreto venis, trovi librojn en mia urbeto ne facilis, kaj mi devis atendi kelkajn jarojn antaŭ ke mi sukcesis legi la daŭrigon. Ĝi estis iom da elrevigo. Mi ne certas, ĉu mi finlegus ĝin se ne estus entoj. Mi adoris entojn! La plej amindaj estuloj post katoj, entoj ja estas. Unu el la ĉefaj kialoj de mia malŝato estis tiu renaskiĝo de Gandalfo. Kara aŭtoro, se vi faris min priplori ies morton, ne reaperigu la mortinton post kelkaj ĉapitroj kvazaŭ nenio okazus. Tio aspektigas vin iluziisto en vaganta cirko kaj min – vilaĝa naivulo pro kredi viajn simplajn artifikojn.
La kunularo ripozas apud fajro. – Gandalfo! Vi fariĝis Blanka nun, ho Gandalfo! – Jes ja. Kaj mi devas diri al vi, Gimlio, tiu via kuŝejo de kreto en Morio ververe estas enorma!