Reen

komentis pri La Kunularo de l' Ringo de J.R.R. Tolkien

La Kunularo de l' Ringo (esperanto language, 2007, Sezonoj) Neniu takso

Mia vojaĝo tra la malnova arbaro preskaŭ same malfacilas kiel tiu de la hobitoj. Tro multe da vortoj, kiuj signifas iajn... arbaraĵojn. Duono da ili diras nenion al mi eĉ post konsulti vortarojn.

“Ŝiaj longaj flavaj haroj ondiĝis laŭ ŝiaj ŝultroj, ŝia robo estis verda, verda kiel junaj karikoj, trastriita de arĝento kiel roseroj, kaj ŝia zono estis el oro, formita kiel ĉeno da iridoj enkrustitaj de l’ palbluaj okuloj de miozotoj. ”

Tio belas. Verŝajne. Nu, miozotojn mi konas. Mi ne memoris la esperantan nomon, sed almenaŭ mi vidis la florojn. Iridoj... nu, mi konas la vorton, mi ne certas, ĉu mi rekonus la floron mem, se ni renkontiĝus en savaĝejo. Kaj pri kariko mia vortaro sciigas min, ke ruse tio estas “карика”. Dankon, kara vortaro, tio estis tre utila.

Mi ne devus prifajfi lecionojn pri biologio en lernejo, ĉu?