Persi Leganta komencis legi La edzino de l' tempvojaĝanto de Audrey Niffenegger

La edzino de l' tempvojaĝanto de Audrey Niffenegger
Jen unu el la plej malkutimaj amhistorioj en la monda literaturo. Clare kaj Henry renkontas sin la unuan fojon kiam …
Sorĉistino en kosma kargoŝipo. Ankaŭ en Mastodon: @persi@esperanto.masto.host Pliaj ligiloj: direct.me/persikoreplum
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
50%-e kompleta! Persi Leganta legis 3 el 6 libroj.

Jen unu el la plej malkutimaj amhistorioj en la monda literaturo. Clare kaj Henry renkontas sin la unuan fojon kiam …
@Irizanjo@esperanto.masto.host jes ja, mi samopinias -- mi ĝojas pri mia maljuniĝo ĉar tio signifas nur, ke mi daŭre vivas (mi ne same ĝojas pri "simptomoj" de tiu maljuniĝo, tamen, hehe). Plej eble la ĉefrolulino celas tiel kiel vi interpretis, ĉar ŝi estas tre konscia pri sia propra aspekto (kaj subtaksas ĝin la tutan tempon) kaj estas tre sentema pri fizika beleco. Tamen tiu frazo frapis min malsimile -- la maljunilino sidas en ĝardeno kaj bezonas helpon de flegistino, la ĉefrolulino pensas pri pasinta tempo kiam tiu estis juna kaj vigla kaj plenplena de plenumotaj revoj kaj impeto. Do mi legis tiun frazon tiel: "mi deziris forpreni ŝiajn jarojn por ke ŝi denove fariĝu vigla kaj vivema".
@autunido Unue estis mallumo kaj nur poste estiĝis lumo 😌
@autunido ne ĉiu koloro estis jam inventita tiam.
@autunido viroj rimarkis, ke virinoj estas pli interesaj ol oro, kaj ĉesis prilabori ĝin.
@autunido mi ne dankas vin pri tiu bildigo...
Mia vivo estas perfekta tombejo de enterigitaj esperoj.
— Anna de Verdaj Gabloj de Lucy Maud Montgomery, Trefflé Mercier (Paĝo 40)
Tia dramema, mi andaluze aprobas.
"… Kia bono ŝi estus por ni?" "Ni eble povus iel esti bonaj por ŝi" …
— Anna de Verdaj Gabloj de Lucy Maud Montgomery, Trefflé Mercier (Paĝo 33)
💘
Kiam li pensis pri tiu rava lumo estingota en ŝiaj okuloj, li havis la maltrankvilan senton ke li ĉeestos la murdon de io – multe la sama sento, kiu invadis lin kiam li devas mortigi ŝafidon aŭ bovidon aŭ iun ajn alian senkulpan etan estaĵon.
— Anna de Verdaj Gabloj de Lucy Maud Montgomery, Trefflé Mercier (Paĝo 25)
Mi ne atendis trovi pravigon de veganismo ĉi tie, sed jen bele, trafe vortigite.
… eĉ supozante, ke estis nur revo, estus pli bone plu revi tiel longe kiel mi povis…
— Anna de Verdaj Gabloj de Lucy Maud Montgomery, Trefflé Mercier (Paĝo 25)
Mi sentas, ke mi devas eklerni ion pri tio…
Ŝi povis silenti, evidentiĝis, tiel energie kiel ŝi povis paroli.
— Anna de Verdaj Gabloj de Lucy Maud Montgomery, Trefflé Mercier (Paĝo 22)
Li ne povis diri al ĉi tiu infano kun brilaj okuloj ke okazis eraro…
— Anna de Verdaj Gabloj de Lucy Maud Montgomery, Trefflé Mercier (Paĝo 16)

Anna de Verdaj Gabloj (angla titolo: Anne of Green Gables, 1908) estas romano de la kanada aŭtorino Lucy Maud Montgomery. …
Ŝi sidis tie, atendante ion aŭ iun kaj, ĉar sidi kaj atendi estis la sola afero farebla en tiu momento, ŝi sidis kaj atendis kun sia tuta forto.
— Anna de Verdaj Gabloj de Lucy Maud Montgomery, Trefflé Mercier (Paĝo 14)
Kiu ne estis tia kiam infano? Fakte mi daŭre estas tia…