Persi Leganta taksis Rebecca: 4 steloj

Rebecca de Daphne du Maurier, Malcolm Jones
Vizitante Montekarlon, la timida kaj nenomata rakontantino de Rebecca enamiĝas al Maxim de Winter, belaspekta kaj riĉega vidvo, kiu subite …
Sorĉistino en kosma kargoŝipo. Ankaŭ en Mastodon: @persi@esperanto.masto.host Pliaj ligiloj: direct.me/persikoreplum
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro
50%-e kompleta! Persi Leganta legis 3 el 6 libroj.

Vizitante Montekarlon, la timida kaj nenomata rakontantino de Rebecca enamiĝas al Maxim de Winter, belaspekta kaj riĉega vidvo, kiu subite …

Vizitante Montekarlon, la timida kaj nenomata rakontantino de Rebecca enamiĝas al Maxim de Winter, belaspekta kaj riĉega vidvo, kiu subite …
Averto pri enhavo mia dua supozo pri kio okazos
Nun mi pensas, ke tiu tute freneziĝonta estas la persona servistino de Rebecca. Ŝi memevidente ne mortigos la ĉefrolulinon, ĉar la romano estas verkita kiel ŝiaj rememoroj kaj do ŝi pluvivas, sed eble ŝian edzon...
Mi demandis min, kiom da homoj troviĝas en la mondo, kiuj suferis kaj plu suferas, ĉar ili ne kapablis eskapi el sia propra reto de sinĝeno kaj rezervemo, kaj en siaj blindeco kaj malsaĝeco konstruis antaŭ si grandan distorditan muron, kiu kaŝas la veron.
— Rebecca de Daphne du Maurier, Malcolm Jones (Paĝo 381)
… kaj manĝi salikoketojn por la temanĝo.
— Rebecca de Daphne du Maurier, Malcolm Jones (Paĝo 355)
Kial vi volus fari ion tian? Kia kulturo opinias krustulojn taŭgaj por temanĝo?
@jsv@esperanto.masto.host rododendroj velkis!
Bela kiel bildo; viroj turnis sin por fiksrigardi ŝin, dum ŝi preterpasis, kaj ŝi estis eĉ ne dekdujara.
— Rebecca de Daphne du Maurier, Malcolm Jones (Paĝo 337)
Hehe, forpluku miajn okulojn bonvole.
Averto pri enhavo mia supozo pri kio okazos
Mi nun pensas, ke ŝi freneziĝas iom post iom kaj finfine ŝi faros ion teruran — mortigos iun aŭ bruligos la domon... aŭ ambaŭ samtempe.
«Mi deziras, ke vi ne traktu min, kvazaŭ mi estus sesjara», mi diris. «Kiel vi deziras esti traktata?» «Kiel aliaj viroj traktas siajn edzinojn.» «Ke mi batadu vin, ĉu tion vi celas?»
— Rebecca de Daphne du Maurier, Malcolm Jones (Paĝo 280)
Vaŭ.
«Ĉu vi ne volas, ke mi aspektu pli aĝa?» mi diris. «Ne.»
— Rebecca de Daphne du Maurier, Malcolm Jones (Paĝo 279)
Estas tre malbela nomo por tio, mia kara.
Mi deziris, ke mi povu meti miajn manojn sur ŝian vizaĝon kaj forpreni la jarojn.
— Rebecca de Daphne du Maurier, Malcolm Jones (Paĝo 255)
Mi estis infano hieraŭ. Mi ne forgesis. Sed la avino, sidante tie en sia ŝalo kun siaj kompatindaj blindaj okuloj, kion ŝi sentas, kion ŝi pensas?
— Rebecca de Daphne du Maurier, Malcolm Jones (Paĝo 255)
... mi sentis min tre bonfarta kaj strange feliĉa. Mi konsciis pri ia sento de libereco […]. Mi ne sentis min tiel dum la tuta antaŭa tempo, kiun mi pasigis en Manderley. Devis esti, ĉar Maxim foriris al Londono.
— Rebecca de Daphne du Maurier, Malcolm Jones (Paĝo 210 - 211)
Amikino, ekkonsciu.
Averto pri enhavo birdoj
@jsv@esperanto.masto.host ja ne tiel interese 😒 Sed ĉiuokaze ŝi tuj rekomencis parolado pri floroj.