Persi Leganta komentis pri Fieraj koroj de Eduard Jitzovský
Kutime mi ŝatas trovi nekonatajn vortojn dum legado ĉar tiel mi plivastigas mian vortprovizon en ĝuinda maniero. Tamen, ĝenas min trovi vortojn en Esperanta teksto, kiuj ne troveblas en ĉefaj vortaroj, tiel ke mi ne povas guste kompreni la celon de la aŭtoro. Mi legis nur kelkajn paĝojn de ĉi tiu traduko kaj mi jam plurfoje embarasiĝis en tiajn vortojn kaj esprimojn:
- "… [li] atenteme levas elitrojn de sia ĵaketo" (ĉu oni celas roversojn?)
- "… li preferus libervole kapitulaci walk ower" (mi ne komprenas)
- oktavano (mi supozas, ke tiu estas lernejano de oka kursojaro)
- gimnazia patrulo (oni celas instruiston, do ĉu mentoro?)
- inkporketo (mi tute ne komprenas)
- vokablo (ĉu simple vorto?)