Persi Leganta taksis Frankenŝtajno: 4 steloj

Frankenŝtajno de Mary Shelley
El la angla tradukis Klivo Lendon. Antverpeno, 2022.
Sorĉistino en kosma kargoŝipo. Ankaŭ en Mastodon: @persi@esperanto.masto.host Pliaj ligiloj: direct.me/persikoreplum
Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

El la angla tradukis Klivo Lendon. Antverpeno, 2022.
Averto pri enhavo Pri la aĝo de Atrejo
Pli ŝoke ol la infana aĝo de Atrejo estas, ke Kajrono surpriziĝas kaj preskaŭ freneziĝas eksciinte la aĝon de la elektito de la Infana Imperiestrino: "Infano! Malgranda knabo!"... Kara... Ĉu vi ne rimarkis, ke la imperiestrino mem estas fakte infana?
"Ĉu la INFANA Imperiestrino vere sciis, kion ŝi faras, kiam ŝi elektis INFANON kiel vin". Ulo..., pripensu momenton, ĉu?
Averto pri enhavo Kiel diri "woke" en Esperanto?...
Do en la kulturo de Atrejo ne ekzistas apartigado laŭ genraj roloj -- oni klare asertas, ke kaj knaboj kaj knabinoj estas edukataj en samaj valoroj, taskoj kaj penoj. Ili ĉiuj devas pruvi sian kuraĝon kaj fariĝi ĉasistoj.
Kaj, nu, oni ne forgesu, ke la unua estaĵo, kiun leganto renkontas en Fantaziujo, estas laŭlitere "nek vireto nek virineto, ĉar tiaj diferencoj ne ekzistas" en sia popolo.
Averto pri enhavo Pri la elekto de E-nomoj por AŬRINO
Estas interese al mi, ke la tradukinto elektis la formon "pantaklo" kiel unu de la kromnomoj de AŬRINO. Mi serĉis la vorton en Tekstaro kaj ĝi montris neniun trafon, ankaŭ ne pri "pentaklo". Ŝajne kaj PIV2020 kaj ReVo enhavas nur la formon "pentagramo", kaj pantaklon kaj pentaklon mi trovis nur en Vikipedio. Rilate tradukaĵon mi malŝatas la uzon de vortoj netroveblaj en ĉefaj vortaroj, ĉar tio ne nur ĝenas fluan legadon kaj malfaciligas komprenon, ĝi povas eĉ tute malebligi tiun komprenon se ne ekzistas similforma vorto en konata lingvo de la leganto.
Averto pri enhavo Ĉapitro 2
Do Fantaziujo estas regno, kiu havas imperiestrinon... Ĝenas min do, ke oni ne nomas ĝin imperio!
Cetere, neniu ino (homa aŭ ne) partoprenis ankoraŭ en la rakonto -- oni menciis la mortintan panjon de Bastjano kaj kompreneble la Infanan Imperiestrinon, sed ili ne havas voĉon (nek nomon) ĝis nun.