Profilo

Persi Leganta

persikoreplum@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 2 jaroj, 9 monatoj

Sorĉistino en kosma kargoŝipo. Ankaŭ en Mastodon: @persi@esperanto.masto.host Pliaj ligiloj: direct.me/persikoreplum

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

Libroj de Persi Leganta

Legocelo por 2026

50%-e kompleta! Persi Leganta legis 3 el 6 libroj.

@Irizanjo@esperanto.masto.host jes ja, mi samopinias -- mi ĝojas pri mia maljuniĝo ĉar tio signifas nur, ke mi daŭre vivas (mi ne same ĝojas pri "simptomoj" de tiu maljuniĝo, tamen, hehe). Plej eble la ĉefrolulino celas tiel kiel vi interpretis, ĉar ŝi estas tre konscia pri sia propra aspekto (kaj subtaksas ĝin la tutan tempon) kaj estas tre sentema pri fizika beleco. Tamen tiu frazo frapis min malsimile -- la maljunilino sidas en ĝardeno kaj bezonas helpon de flegistino, la ĉefrolulino pensas pri pasinta tempo kiam tiu estis juna kaj vigla kaj plenplena de plenumotaj revoj kaj impeto. Do mi legis tiun frazon tiel: "mi deziris forpreni ŝiajn jarojn por ke ŝi denove fariĝu vigla kaj vivema".

Anna de Verdaj Gabloj (Paperback, Esperanto language, 2022, Mondial) Neniu takso

Anna de Verdaj Gabloj (angla titolo: Anne of Green Gables, 1908) estas romano de la …

Kiam li pensis pri tiu rava lumo estingota en ŝiaj okuloj, li havis la maltrankvilan senton ke li ĉeestos la murdon de io – multe la sama sento, kiu invadis lin kiam li devas mortigi ŝafidon aŭ bovidon aŭ iun ajn alian senkulpan etan estaĵon.

Anna de Verdaj Gabloj de , (Paĝo 25)

Mi ne atendis trovi pravigon de veganismo ĉi tie, sed jen bele, trafe vortigite.

Anna de Verdaj Gabloj (Paperback, Esperanto language, 2022, Mondial) Neniu takso

Anna de Verdaj Gabloj (angla titolo: Anne of Green Gables, 1908) estas romano de la …

Ŝi sidis tie, atendante ion aŭ iun kaj, ĉar sidi kaj atendi estis la sola afero farebla en tiu momento, ŝi sidis kaj atendis kun sia tuta forto.

Anna de Verdaj Gabloj de , (Paĝo 14)

Kiu ne estis tia kiam infano? Fakte mi daŭre estas tia…