Kiam li pensis pri tiu rava lumo estingota en ŝiaj okuloj, li havis la maltrankvilan senton ke li ĉeestos la murdon de io – multe la sama sento, kiu invadis lin kiam li devas mortigi ŝafidon aŭ bovidon aŭ iun ajn alian senkulpan etan estaĵon.
— Anna de Verdaj Gabloj de Lucy Maud Montgomery, Trefflé Mercier (Paĝo 25)
Mi ne atendis trovi pravigon de veganismo ĉi tie, sed jen bele, trafe vortigite.
