Persi Leganta citis Rebecca de Daphne du Maurier
Mi deziris, ke mi povu meti miajn manojn sur ŝian vizaĝon kaj forpreni la jarojn.
— Rebecca de Daphne du Maurier, Malcolm Jones (Paĝo 255)
Mi deziris, ke mi povu meti miajn manojn sur ŝian vizaĝon kaj forpreni la jarojn.
— Rebecca de Daphne du Maurier, Malcolm Jones (Paĝo 255)
@persikoreplum maljuniĝi estas privilegio
(mi legis tiun citaĵon kiel ’forpreni la aspekton de ŝia aĝo’)
@Irizanjo@esperanto.masto.host jes ja, mi samopinias -- mi ĝojas pri mia maljuniĝo ĉar tio signifas nur, ke mi daŭre vivas (mi ne same ĝojas pri "simptomoj" de tiu maljuniĝo, tamen, hehe). Plej eble la ĉefrolulino celas tiel kiel vi interpretis, ĉar ŝi estas tre konscia pri sia propra aspekto (kaj subtaksas ĝin la tutan tempon) kaj estas tre sentema pri fizika beleco. Tamen tiu frazo frapis min malsimile -- la maljunilino sidas en ĝardeno kaj bezonas helpon de flegistino, la ĉefrolulino pensas pri pasinta tempo kiam tiu estis juna kaj vigla kaj plenplena de plenumotaj revoj kaj impeto. Do mi legis tiun frazon tiel: "mi deziris forpreni ŝiajn jarojn por ke ŝi denove fariĝu vigla kaj vivema".