aŭtunido komencis legi Blood in the Machine de Brian Merchant
Lastatempe mi sentas interson pri personoj kaj movadoj, al kiuj historio ne estis speciale justa.
Unu estas Epikuro, kies filozofio ofte estis misprezentata, sed li estu rakonto por alia tago.
La aliaj estas jen luddistoj, kies nomo fariĝis moka etikedo por malprogresemaj vandaloj kiuj kontraŭracie oponas pliboniĝojn, portatajn de teĥnologio. Mi, kiel sovetunie edukita knabo, neniam sentis min oponema al teĥnika progreso... sed freŝdate mi pli kaj pli ofte kaptas min je la penso, ke se progreso estas Musk kaj Zuckerberg, luddismo estas pli malpli ununura home deca reago kontraŭ tia progreso.
Do mi kontrolis, ĉu oni havas popularajn verkojn pri la movado, kaj kompreneble mi ne estas la ununura, kiun nunaj eventoj pensigis pri ĝi, do verkojn oni ja havas. Tiun ĉi Cory Doctorow nomis “definitiva historio de luddistoj”. Mi ne certas, kiom multe mi fidas al Doctorow pri libraj rekomendoj, sed ajnkaze rekomendo pli bonas ol malrekomendo. Ni vidu.