aŭtunido komencis legi The devil's eye de Jack McDevitt
Ĉi tiu serio estis inter rekomendoj, kiam mi serĉis rete “ne-milita «malmola» sciencfikcio”. Nu, nuntempe oni nomas “hard sci-fi” kion ajn, kio ne enhavas elfojn kaj drakojn kaj foje eĉ ion kio enhavas, do, ne mirinde, ĉi tiuj libroj estas pli proksimaj al socia SF ol al vere malmola. Ĝi enhavas hiperkosmajn vojaĝojn, kvantumajn movigilojn kaj aliajn dekoraciaĵojn, kiuj rilatas al scienco proksimume neniel. Sed ĝenerale mi ŝatas la tonon kaj etoson de la serio. Mi ĝuis la unuan libron, kiu laŭforme estas sufiĉe kredebla rakonto pri historio-arkeologia esploro en malproksima estonto. La sekvaj du libroj progresis pli en la direkton de krimrakonto, kaj mi ne aparte ŝatis tion. Speciale en la tria, kie oni provadis mortigi la ĉefrolulojn proksimume ĉiujn dek paĝojn, ĝi fariĝis iom absurda. Sed la kvara, jen ĉi tiu, malpliigis la kvanton da atencoj ĝis eltenebla, kaj la ĉefa mistero ne estis tio, kion mi atendis, do ĝis nun mi ŝatas la libron.