Profilo

aŭtunido Ŝlosita konto

autunido@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 2 jaroj, 1 monato

Mi ne tiom multe legas en esperanto, sed eble mi komentos esperante pri neesperantaj libroj. 😀

El neesperantaj fontoj, ĉiuj citaĵoj estas en mia traduko, se ne estas indikite alie.

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

Libroj de aŭtunido

Legata

Haltigita legado

Uprooted (Hardcover, 2015, Del Rey) 5 steloj

"Our Dragon doesn't eat the girls he takes, no matter what stories they tell outside …

Miaj kruroj skuiĝis; mia tuta korpo tremis. Mi ne povis teni min rekte. Mi ĉiam estis skeptika pri militaj rakontoj, pri batalaj kantoj: la fojfoja luktado inter knaboj ĉe la vilaĝa placo ĉiam finiĝis en koto kaj sangantaj nazoj, ungaj grataĵoj, muko kaj larmoj, nenio gracia aŭ glora, kaj mi ne vidis, kiel almikso de glavoj kaj morto povus iel plibonigi ĝin. Sed mi ne povis imagi la hororon de ĉi tio.

— Uprooted de 

Uprooted (Hardcover, 2015, Del Rey) 5 steloj

"Our Dragon doesn't eat the girls he takes, no matter what stories they tell outside …

Mi komencis legi ĝin dum la semajnfino kaj estas nuntempe meze de ĝi. La ĉefrolulino estas tiom talenta ke ŝi, malgraŭ tuta manko de ajna edukado, plurfoje superas la plej fortan sorĉiston de la reĝlando, kaj la socia mallerteco de la ĵus menciita sorĉisto estas iom tro multe ĉe la aĉkonduta flanko por ke mi sukcesu ŝati lin kiel estas atendite, sed la rakonto estas vere engaĝiga. Mi ĝuas ĝin ĝis nun.

La Edda (Esperanto language, 2007, Mondial) Neniu takso

Tujsekve ili prilaboris metalon kaj ŝtonon kaj lignon kaj abunde tiun metalon, kiu estas nomita oro, tiel ke ĉiuj iliaj endomaj uzataĵoj kaj ĉiuj porĉevalaj apartenaĵoj estis faritaj el oro, kaj estas tiu epoko nomita epoko de oro ĝis ĝi dekadencis pro alveno de la virinoj.

— La Edda de ,

Ĝi ŝajnas iom inceleca verko. “Venis virinoj kaj ŝtelis oron de niaj ĉevaloj!!”

citis La Edda de Snorri Sturluson

La Edda (Esperanto language, 2007, Mondial) Neniu takso

Ĉu al vi ne estis dirite, ke la dioj faris ponton al la ĉielo ekde la tero, kiu nomiĝas Bifrost? Ĝin vi certe vidis. Povas esti, ke vi nomas tiun ĉielarko. Ĝi havas tri kolorojn kaj estas tre forta kaj farita per arto kaj lerto pli superaj ol ĉe aliaj konstruoj.

— La Edda de ,

Tri. Ĉielarko. Tri koloroj. Tri.

Ŝokita, mi estas.

citis La Edda de Snorri Sturluson

La Edda (Esperanto language, 2007, Mondial) Neniu takso

Estis persono nomita Mundilfari, kiu havis du infanojn. Ili estis tiel brilaj kaj belaj, ke li nomis unu Mani kaj sian filinon li nomis Sol kaj ŝin edzinigis al homo nomita Glen

— La Edda de ,

Konsiderite la ĝeneralan originalecon de nomoj en la mitaro, mi atendus Mun kaj Sol, sed, bone, Mani. Estas interese, ke Luno estas viro kaj Sol – virino. Chenoa tute konfuziĝis pri tio, kiu estas kiu en la dramo, ĉu? Parenteze, personigitaj nokto kaj tago nomiĝas, kiel vi eble jam divenis, Nott kaj Dag, kaj iliaj seksoj estas kiel mi atendus – Nott ina kaj Dag iĉa. Malpli atendite, tamen, Dag estas filo de Nott.

La Edda (Esperanto language, 2007, Mondial) Neniu takso

Tiam diris la Tria: “Unue tamen estis tiu mondo en la suda parto, kiu nomiĝas Muspell. Ĝi estas hela kaj varma, ĉar tiu regiono brulas kaj flamas, ĝi estas ankaŭ nealirebla por tiuj, kiuj tie estas fremdaj kaj ne havas tie praloĝon. Tiu estas nomita Surt, kiu tie sidas sur landolimo por defendo kaj tenas flamantan glavon. Je la finiĝo de la mondo li iros al batalo kaj venkos ĉiujn diojn kaj detruos la tutan mondon per fajro. [...]"

— La Edda de ,

La sibilo de Voluspa tutcerte antaŭdiras la tutmondan varmiĝon, kvankam tiu parto pri formanĝita de iu lupego suno restas malklara por mi. Fuŝita geoinĝenierado, eble.

citis La Edda de Snorri Sturluson

La Edda (Esperanto language, 2007, Mondial) Neniu takso

La Alta respondis: “Kiel estas dirite en Voluspa:

En la prao de l´ tempo nenio sin trovis, nek sablo nek maro nek la ondoj fridaj; tero ne sin trovis nek la alta ĉielo...

— La Edda de ,

Kion trovis la tero se ne sin?

Estas io pri skandinavaj lingvoj, kio tentas tradukistojn meti “ne” en malĝustan lokon. Mi rimarkadis tion multe en tradukoj el la sveda. Antaŭ komenci ĉi-legadon, mi fakte demandis min, ĉu mi vidos tian misuzon ankaŭ en elislandigo, kaj jen, vidu. Nu, ĉi tio almenaŭ estas poeziaĵo, kaj do pli pardonebla.

La Edda (Esperanto language, 2007, Mondial) Neniu takso

Tiam li demandis pri la nomo de ilia suvereno. Tiu respondis, kiu lin enkondukis, ke tiu sidanta sur la plej malalta trono estas reĝo kaj nomiĝas la Alta, sed tiu tuj pli supre nomiĝas l´Egale-Alta*, sed ke tiu plej supre nomiĝas la Tria.

— La Edda de ,

Mi scivolas, kial tia strukturo de la frazo. “Tiu, kiu lin enkondukis, respondis...” sonus pli nature por mi. Bedaŭrinde mi ne scias la islandan.

En la rusa traduko estas io kiel “la alveninta lin respondis”, kaj ĝi ankaŭ ne uzas “sed” kiel kunigilon por la sekvaj subfrazoj.