Profilo

aŭtunido Ŝlosita konto

autunido@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 1 jaro, 12 monatoj

Mi ne tiom multe legas en esperanto, sed eble mi komentos esperante pri neesperantaj libroj. 😀

El neesperantaj fontoj, ĉiuj citaĵoj estas en mia traduko, se ne estas indikite alie.

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

Libroj de aŭtunido

Legata

Haltigita legado

La Kunularo de l' Ringo (esperanto language, 2007, Sezonoj) Neniu takso

— Do havu konsolon, — diris Elrondo. — Ĉar ekzistas aliaj potencoj kaj regnoj, kiujn vi ne konas, kaj ili estas kaŝitaj antaŭ vi. [..]. — Ĉu vi min ne aŭdis, Gloino? — diris Elrondo. — La Trion faris ne Saŭrono, kiu neniam eĉ tuŝis ilin. Sed pri ili estas malpermesite paroli.

La Kunularo de l' Ringo de 

Stultaj mortemuloj, kial vi ne emas morti? Ĉesu pridubi viajn superulojn kaj iru al batalo kun plena fido, ke ni scias kion ni faras, malgraŭ tuta manko de atestoj pri tio.

La Kunularo de l' Ringo (esperanto language, 2007, Sezonoj) Neniu takso

Sed dum la pasado de la rapidaj jaroj en Mez-Tero rompiĝis la linio de Meneldilo, filo de Anariono, kaj la Arbo velkis, kaj la sango de l’ Numenoranoj miksiĝis kun tiu de homoj malpli eminentaj.

La Kunularo de l' Ringo de 

Du kioj, kiuj ĉiam ĝenis min pri tolkieneca fantasto, estas:

1) monarkismo; eĉ Le Guin ne evitas la temon de eltrovo de la vera disendita reganto en Teromaro; rimarkeble, aferoj iris ĝenerale pli bone en la unua libro, ol en la kvara-kvina post kiam la damna reganto troviĝis. 2) akompananta ĝin malbone kaŝita rasismo; ĝi ne fortas ĉe Tolkien, bonŝance, sed jen. Numenoranoj sukcesis ĉefe pri pereigi sian landon, sed sango de iliaj regantoj! Ho, la sango de iliaj regantoj! Nur el ĝi povas veni la vera reĝo! Por subakvigi la ceteron de la mez-tero, mi supozas. Kraĉ’!

La Kunularo de l' Ringo (esperanto language, 2007, Sezonoj) Neniu takso

Multaj elfoj kaj multaj fortaj viroj, kaj multaj el iliaj amikoj, pereis dum la milito.

La Kunularo de l' Ringo de 

Elfoj, viroj kaj iliaj amikoj. Ĉu serioze?

Fama tradukisto, fama korektisto, tri provlegantoj. Kio okazis al vi ĉiuj en tiu ĉi ĉapitro? Ĉu ĝi montriĝis tro enuiga por fakte legi?

“Many Elves and many mighty Men...” Ĉu “Viroj” estu nomo de la gento nun?

La Kunularo de l' Ringo (esperanto language, 2007, Sezonoj) Neniu takso

... la roso sur la flavaj folioj ekbrilis, kaj teksitaj filandroretoj okulumis sur ĉiuj arbustoj.

La Kunularo de l' Ringo de 

Ĉu okulumis? Laŭ PIV, okulumi estas “ĵeti rigardon, eventuale amdeziran, al iu.” Ĝi sonas kiel stranga okupiĝo por araneaĵo, ĉu oni vere uzas la vorton tiel? Ŝajnas anglismo al mi.

La originalo estas “the dew upon the yellow leaves was glimmering, and the woven nets of gossamer twinkled on every bush”. Parenteze, mi ne multe ŝatas “ekbrilis” por “was glimmering” (kial “ek-”?), sed revenante al la araneaĵo, “trembrili” aŭ “brileti” ripetus la ĵus uzitan -bril, sed kial ne “flargretis” por tiu twinkle?

citis La Edda de Snorri Sturluson

La Edda (Esperanto language, 2007, Mondial) Neniu takso

La lupo diris: «[...] Sed prefere al tio, ke vi moku mian kurĝon, unu el vi metu sian manon en mian buŝon kiel garantion, ke vi ne trompos min.»

Sed ĉiuj el al Azoj rigardis unu la alian kaj trovis sin en dilemo. kaj ĉiuj rifuzis doni sian manon, ĝis Tyr etendis antaŭen sian deks­tran manon kaj metis ĝin en la buŝon de la lupo. Sed kiam li streĉis la piedojn, tiam malmoliĝis la bendo, kaj ju pli forte li sin streĉis, des pli malmola fariĝis la bendo. Tiam ĉiuj ridis krom Tyr. Li perdis sian manon.

La Edda de ,

Mi ja povas kompreni, iomete, kial Tyr ne trovis la aferon same amuza kiel ĉiuj aliaj.

Uprooted (Hardcover, 2015, Del Rey) 5 steloj

"Our Dragon doesn't eat the girls he takes, no matter what stories they tell outside …

Miaj kruroj skuiĝis; mia tuta korpo tremis. Mi ne povis teni min rekte. Mi ĉiam estis skeptika pri militaj rakontoj, pri batalaj kantoj: la fojfoja luktado inter knaboj ĉe la vilaĝa placo ĉiam finiĝis en koto kaj sangantaj nazoj, ungaj grataĵoj, muko kaj larmoj, nenio gracia aŭ glora, kaj mi ne vidis, kiel almikso de glavoj kaj morto povus iel plibonigi ĝin. Sed mi ne povis imagi la hororon de ĉi tio.

Uprooted de 

Uprooted (Hardcover, 2015, Del Rey) 5 steloj

"Our Dragon doesn't eat the girls he takes, no matter what stories they tell outside …

Mi komencis legi ĝin dum la semajnfino kaj estas nuntempe meze de ĝi. La ĉefrolulino estas tiom talenta ke ŝi, malgraŭ tuta manko de ajna edukado, plurfoje superas la plej fortan sorĉiston de la reĝlando, kaj la socia mallerteco de la ĵus menciita sorĉisto estas iom tro multe ĉe la aĉkonduta flanko por ke mi sukcesu ŝati lin kiel estas atendite, sed la rakonto estas vere engaĝiga. Mi ĝuas ĝin ĝis nun.

La Edda (Esperanto language, 2007, Mondial) Neniu takso

Tujsekve ili prilaboris metalon kaj ŝtonon kaj lignon kaj abunde tiun metalon, kiu estas nomita oro, tiel ke ĉiuj iliaj endomaj uzataĵoj kaj ĉiuj porĉevalaj apartenaĵoj estis faritaj el oro, kaj estas tiu epoko nomita epoko de oro ĝis ĝi dekadencis pro alveno de la virinoj.

La Edda de ,

Ĝi ŝajnas iom inceleca verko. “Venis virinoj kaj ŝtelis oron de niaj ĉevaloj!!”

citis La Edda de Snorri Sturluson

La Edda (Esperanto language, 2007, Mondial) Neniu takso

Ĉu al vi ne estis dirite, ke la dioj faris ponton al la ĉielo ekde la tero, kiu nomiĝas Bifrost? Ĝin vi certe vidis. Povas esti, ke vi nomas tiun ĉielarko. Ĝi havas tri kolorojn kaj estas tre forta kaj farita per arto kaj lerto pli superaj ol ĉe aliaj konstruoj.

La Edda de ,

Tri. Ĉielarko. Tri koloroj. Tri.

Ŝokita, mi estas.