Profilo

Kanadano

Kanadano@libroj.org

Aliĝis je antaŭ 1 jaro

Veterano de la kanada Esperanto-movado, mi eklernis nian lingvon en la jaro 1976 kaj fariĝis flua parolanto du jarojn poste dum 3-monata visitado de okcident-eŭropaj esperantistoj per la Pasporta Servo. Laŭprofesie mi estas lingvisto (PhD), kun speciala intereso pri fonologio, socilingvistiko, historia lingvistiko,kaj interlingvistiko, sed mi ankaŭ magistriĝis pri germanistiko kun emfazo je germana literaturo, mi instruis plurajn lingvojn (la anglan, Esperanton, la germanan, la polan kaj la rusan), kaj laboris kiel vendisto de mapoj dum jardeko. Nun emeritulo kaj baldaŭ pensiulo, mi loĝas proksime al la urbo Victoria, la ĉefurbo de la kanada provinco Brita Kolumbio.

Ĉi tiu ligilo malfermiĝos en nova fenestro

Libroj de Kanadano

Legota

Legata

Legita

Plena manlibro de Esperanta gramatiko (Esperanto language, 2005, ELNA) 5 steloj

The long-awaited successor to the Plena Gramatiko de Esperanto, this book is aimed at ordinary …

Recenzo de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

5 steloj

PMEG ne estas tia libro, kiun oni povas tralegi (krom se oni estas supergramatikulo!), sed ĝi estas tre detala priskribo de Esperanto kompilita de persono kiu tre bone konas nian lingvon kaj kiu scias ĝin klare priskribi. De tempo al tempo mi havas okazon serĉi klarigon pri gramatika fenomeno en PMEG kaj mi plejofte (kvankam ne ĉiam) konsentas pri la klarigo donita.

Homoj de Putin (Esperanto language, 2014, Flemish Esperanto League) 5 steloj

La aŭtoro vojaĝis en Rusio por surloke ekscii la opiniojn de la amaso subtenanta la …

Recent de Homoj de Putin

5 steloj

La aŭtoro, finno (nun loĝanta en Svedio) kiu lernis la rusan kiel junulo kaj laboris en Rusio dum kelkaj jaroj, provizas interesan priskribon ne nur de la rusa socio en 2013 sed ankaŭ de la ŝanĝoj en la rusa socio sub la regado de Putin: li faras tion ne nur raportante pri tio kion li observis sed ankaŭ perante la vortojn de la homoj kiuj nun vivas en Rusio kaj travivis la ŝanĝojn de la antaŭaj dek jaroj.