Andy Blair recenzis Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton
Bona libro por lernantoj de Esperanto
4 steloj
La fama mikseca verko de Marjorie Boulton, kiu celas progresantajn lernantojn de Esperanto, en 52 ĉapitroj. La ĉapitroj montras pli malpli similan strukturon, konsistanta el dekomence grava legaĵo, proverboj, poemeto kun gramatika enhavo, kaj finaj anekdotoj, rekordoj, kuriozaĵoj, kaj amuzaĵoj inter kiuj rimarkindas konfuzigaj teorie rikoltitaj avertiloj. Glosaro kaj Solvoj al enigmoj troviĝas je la fino de la libro.