Tjeri recenzis La princo ĉe la hunoj de Eugène de Zilah
Elstara romano
4 steloj
Elstara romano por malkovri la civilizacion de la prahunoj, iliajn rilatojn kun Ĉinio de la dinastio Qin. Ĝi estas plena de aventuroj, atentokapta, kaj verkita en bona lingvo, kiu tamen estas kritikebla: de Zilah ĝenerale uzas ciumadon, kaj foje "alternativajn" tute senutilajn vortojn (magra, kozo, ktp.) kaj lingvajn dubindaĵojn (kiom da?, la lia, ... ).