Neil recenzis Ĉu li venis trakosme? de Johán Valano
Bona distraĵo por sia epoko
3 steloj
Mi legis ĉi tion ĉar ĝi restas sur la bretaro ĉe ni ekde longa tempo ĉar la instruisto de mia kunulo donacis ĝin al ŝi dum ŝia lernado. Aliokaze mi verŝajne ne aparte volus legi ĝin. Mi jam legis alian libron de la ĉu-serio do mi jam sciis kion atendi. La rakonto sufiĉe bone kaptis mian atenton kaj mi ĝuis la legadon. Mi tamen donas al ĝi nur 3 stelojn, unue ĉar mi ne aparte ŝatas la krimromanan ĝenron kaj due ĉar mi pensas ke la libro ne tre bone travivis la maljuniĝon de la 80aj jaroj ĝis la nuna epoko. Verŝajne la ĉu-serio estas tre grava por esperantujo ĉar laŭ mia kompreno la libroj aperis dum epoko kiam mankis nova originala literaturo kaj ili estas senpompaj verkaĵoj ĉefe por la plezuro kaj distriĝo de esperantistoj, kaj ne nur por pruvi ke esperantujo havas altnivelan literaturon al eksteruloj. Mi tamen …
Mi legis ĉi tion ĉar ĝi restas sur la bretaro ĉe ni ekde longa tempo ĉar la instruisto de mia kunulo donacis ĝin al ŝi dum ŝia lernado. Aliokaze mi verŝajne ne aparte volus legi ĝin. Mi jam legis alian libron de la ĉu-serio do mi jam sciis kion atendi. La rakonto sufiĉe bone kaptis mian atenton kaj mi ĝuis la legadon. Mi tamen donas al ĝi nur 3 stelojn, unue ĉar mi ne aparte ŝatas la krimromanan ĝenron kaj due ĉar mi pensas ke la libro ne tre bone travivis la maljuniĝon de la 80aj jaroj ĝis la nuna epoko. Verŝajne la ĉu-serio estas tre grava por esperantujo ĉar laŭ mia kompreno la libroj aperis dum epoko kiam mankis nova originala literaturo kaj ili estas senpompaj verkaĵoj ĉefe por la plezuro kaj distriĝo de esperantistoj, kaj ne nur por pruvi ke esperantujo havas altnivelan literaturon al eksteruloj. Mi tamen pensas ke nuntempe estas spaco por moderna alternativo al la ĉu-serio. Ŝajnas al mi ke la esperanta literaturo jam tro plenas je krimromanoj kaj aliaj ĝenroj estus tre bonvenaj. De moderna vidpunkto ĝenis min dum la legado ke la inaj roloj estas unudimensiaj kaj la rakontado suferas pri “vira rigardo” (male gaze). La ĉefa amrilato de la rakonto estis tute ne konvinka al mi, kaj la viro enamiĝis kun la virino tute pro ŝia aspekto je la unua rigardo. Lia amo al ŝi estis tre kliŝa kaj obseda vivŝanĝo por li. Nur poste la rakontisto rapide kaj skize indikis ke ili ankaŭ havas komunajn ŝatokupojn por iel provi igi la rilaton pli konvinka. Mi ankaŭ trovis malkomforta la priskribo de la sola nigra rolulo en la rakonto. Ial la rakontisto trovis ke nepre necesas precizigi lian nigrecon je ĉiu mencio de li, per frazoj kiel “la nigra muzikisto pensis…” ktp.
La universo de la Ĉu-serio preskaŭ donas al mi la impreson legi porinfanan libron. La familio de la detektivo estas tiel perfekta, simpla kaj bonkonduta ke ĝi estas preskaŭ kiel roluloj de Postman Pat aŭ simila.
Pri la lingvaĵo mi ne aŭdacus kritiki Claude Piron kiu estis tre konata spertulo pri esperanto. Mi tamen spegulas la kritikon fare de Sten Johansson pri la “sanktavala dialekto” de Esperanto en la libro. Kiel ŝajne multaj esperantistaj verkistoj, Claude Piron ne povis rezisti profiti de la verkado por proponi siajn proprajn reformojn al la lingvo, ĉi-foje sub preteksto ke ĝi estas dialekto de la fikcia lando de Sanktavalo kie ĉiu parolas esperanton. Tamen liaj ŝanĝproponoj por la lingvo estas tiel malradikalaj ke apenaŭ indas mencii ilin, sed male Piron multe tro ofte mencias ilin ĝis nivelo ke tio distras de la legado. Ĉi tiu eldono ankaŭ havas plurajn tajperarojn, ekzemple foje aperas la franca «le» anstataŭ «la» kaj unu alineo estis erare ripetita duan fojon.
Resume mi pensas ke la romano estas bona legaĵo, aparte se oni serĉas ion malpezan por ekzerci sin pri esperanto, sed mi esperas ke nuntempe estas pli modernaj libroj kiuj estus pli rekomendindaj.