Jeesuksen Kristuksen evankeliumi

Lingvo: finna

Eldonita de Tammi.

ISBN:
978-951-31-0769-7
Kopiis la ISBN!
4 steloj (2 recenzoj)

Portugala originalo: O evangelho segundo Jesus Cristo Traduko al la finna: Erkki Kirjalainen

1 eldono

Bonega libro

4 steloj

Iom alia rigardo al la vivo de Jesuo kaj la rolo de Dio en lia sorto. Kelkaj partoj rekoneblas laŭ la evangelioj, aliaj ne tre similas, sed la ĉefa interesa afero temas pri Dio kaj Diablo, kiuj en ĉi tiu versio estas kvazaŭ ĝemeloj, kaj ŝajnas ke Dio estas la mava, potenc-avida ĝemelo. Aperas preterpase ankaŭ ia plia supera potenco, kiu aludas, ke Dio kaj Diablo eble estas iaj flankaj personoj... de kio? Lige kun tio krome aperas aludo al Fernando Pessoa kun liaj flankaj personoj. Ĉu Dio estas verkisto kiu verkas nin? La finna traduko estas elstare bona. Saramago estas unu el miaj ŝatataj aŭtoroj, sed ĉi tiu eble tamen ne estas mia plej ŝatata verko de li, do tial nur kvar steloj, kaj ne kvin.

avatar for kallekn

taksis ĝin

4 steloj