Spies.

234 paĝoj

Eldonita je 9-a de marto 2002 de Faber, Faber & Faber.

ISBN:
978-0-571-21296-5
Kopiis la ISBN!
Numero OCLC:
471769872

Vidi ĉe OpenLibrary

5 steloj (3 recenzoj)

2 eldonoj

Surprize ĉarma rakonto

4 steloj

Ĉi tiu libro ne estas tia kian mi kutime legus. Per la titolo kaj la priskribo ĝi iel ŝajnas tre enua, kvazaŭ ĝi estus dramo pri la milito kaj spionado. Mi tamen aĉetis ĝin post mia bona sperto kun aliaj tradukoj en esperanto eldonitaj de la EAB. Fine la milito estas nur tre fora fono por la rakonto kaj ĝi ĉefe temas pri plenkreskuliĝo kaj la naiveco de la infanaĝo. La romano estas verkita kvazaŭ ĝi estus detektiva romano en kiu ni devas diveni la misterojn, sed ĝi estas rakontita de la vidpunkto de infano (aŭ almenaŭ de la rememoro de tiu vidpunkto fare de la maljuniĝinta infano) kaj tiel la mistero estas tuta alia por li. La mistero tial estas ne tro malfacile antaŭvidebla por la plenkreskaj legantoj. Anstataŭe, la intereso de la intrigo estas pli homa kaj emocia kun iom da humuro. La stilo de la verkado plaĉis …

avatar for Budhomo

taksis ĝin

5 steloj
avatar for anamuk

taksis ĝin

5 steloj