Poŝlibro, 241 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 10-a de februaro 2023 de Esperanto-Asocio de Britio.

ISBN:
978-0-902756-64-9
Kopiis la ISBN!
5 steloj (3 recenzoj)

Somera odoro delonge forgesita kondukas maljunulon reen al la loko de la infanaĝo, en alia tempo, en alia lando …

La tempo estas dum la Dua Mondmilito. Tamen, en la trankvila sakstrato, kie loĝas Keith kaj Stephen, la solaj signoj de ĝi estas la nokta nigrumo kaj la restaĵoj de unu domo bombita. Sed la du knaboj komencas suspekti, ke aferoj ne estas tiaj, kiel ili aspektas, kiam Keith anoncas konsternan malkovron: en lia propra familio estas agento de la malamiko. Kaj kiam la kaŝita mondo, kiun ili fantaziis, malmergiĝas el la ombroj, ili trovas sin implikitaj en misteroj pli profundaj kaj pli doloraj, ol ili antaŭvidis.

2 eldonoj

Surprize ĉarma rakonto

4 steloj

Ĉi tiu libro ne estas tia kian mi kutime legus. Per la titolo kaj la priskribo ĝi iel ŝajnas tre enua, kvazaŭ ĝi estus dramo pri la milito kaj spionado. Mi tamen aĉetis ĝin post mia bona sperto kun aliaj tradukoj en esperanto eldonitaj de la EAB. Fine la milito estas nur tre fora fono por la rakonto kaj ĝi ĉefe temas pri plenkreskuliĝo kaj la naiveco de la infanaĝo. La romano estas verkita kvazaŭ ĝi estus detektiva romano en kiu ni devas diveni la misterojn, sed ĝi estas rakontita de la vidpunkto de infano (aŭ almenaŭ de la rememoro de tiu vidpunkto fare de la maljuniĝinta infano) kaj tiel la mistero estas tuta alia por li. La mistero tial estas ne tro malfacile antaŭvidebla por la plenkreskaj legantoj. Anstataŭe, la intereso de la intrigo estas pli homa kaj emocia kun iom da humuro. La stilo de la verkado plaĉis …

avatar for Budhomo

taksis ĝin

5 steloj
avatar for anamuk

taksis ĝin

5 steloj