La murdo de Roger Ackroyd

12.85 x 2.06 x 19.84 cm, 298 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 20-a de aprilo 2023 de Esperanto-Asocio de Britio.

ISBN:
978-0-902756-68-7
Kopiis la ISBN!
5 steloj (1 recenzo)

Konata pro sia ŝoka finalo, nun estas disponebla en Esperanto la libro, kiu ŝanĝis la karieron de Agatha Christie, la Reĝino de Krimo.

Roger Ackroyd estis viro, kiu sciis tro multe. Li sciis, ke la virino, kiun li amis, venenis sian unuan edzon. Li sciis, ke iu ĉantaĝis ŝin - kaj li ĵus eksciis, ke ŝi mortigis sin per troa dozo de veronalo. Baldaŭ la vespera poŝto sciigus lin, kiu estas la mistera ĉantaĝisto. Sed Ackroyd jam estas mortinta, antaŭ ol finlegi ĝin - ponardite tra la kolo, kie li sidis en sia kabineto.

16 eldonoj

Bonega distraĵo

5 steloj

Mi neniam antaŭe legis ion de Agatha Christie kaj mi ne aparte ŝatas la krimromanan ĝenron, sed mi kompreneble konas la universon de Hercule Poirot ĉar li fariĝis konata parto de la kulturo kaj ankaŭ pro la filmo de la Orienta Ekspreso. Mi multe ĝuis la libron kaj legis ĝin preskaŭ senpaŭze. La ritmo de la libro estas tre rapida. Oni ne malŝparas tempon por detale priskribi la ĉirkaŭaĵojn, anstataŭe ŝajnas ke ĉiu frazo aldonas iun informon pri la intrigo kaj estas konstanta fluo de ŝokaj surprizoj. Tial estas malfacile forlasi la libron post kiam oni komencas legi.

Estas klare ke plejparte la roluloj estas nur iloj por antaŭenigi la rakonton. Ili plejparte restas en la atendoj de siaj karikaturoj. La roluloj mem kelkfoje ridas pri homoj kiuj legas senvalorajn krimromanojn, do eble tio estas agnosko de Agatha Christie pri la nura distra celo de la libro. La rolo de …