Skabio

Bitlibro

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 31-a de majo 2015 de Mondial.

ISBN:
978-1-59569-303-7
Kopiis la ISBN!
4 steloj (1 recenzo)

Stefan vekiĝas en prizono. De tempo al tempo, du policanoj pridemandadas lin pri krimo kaj aliaj okazintaĵoj, pri kiuj li ŝajne nenion scias. La longaj horoj en la prizono revenigas al li pasintajn renkontiĝojn, amojn, agojn - memorerojn, kiuj paŝon post paŝo prilumas terurajn sekretojn.

Sten Johansson uzas fascinajn rakonto-teknikojn en ĉi tiu psikologia romano pri krimo. La plej evidenta estas la retroiro: Dum la tempo en la prizono ŝajnas ne moviĝi, ĉiu ĉapitro tamen kondukas la leganton al pli frua periodo en la vivo de Stefan - de lia profesia kariero mezaĝula tra adoleskaj amoj ĝis la frua infanaĝo.

1 eldono

Mi jukiĝas

4 steloj

Mi aĉetis la bitlibron de ĉi tiu romano en 2016 sed ial mi forlasis ĝin post kelkaj paĝoj. Mi ne scias kial ĉar rekomencinte ĝin nun mi sufiĉe ĝuis la legadon.

La rakonto pensigis min pri la Netfliks-a serio You. En ambaŭ rakontoj la ĉefrolulo estas aĉulo laŭ siaj agoj, sed la rakonto estas de lia vidpunkto kaj ni estas en lia kapo do ĉio fariĝas pli malklara. La ĉefroluloj ripete senkulpigas sin kaj ni lernas pri iliaj historioj kaj infanaĝoj kaj preskaŭ komencas kunsenti kun ili.

Ŝajne estas la stilo de Sten Johansson ke li pentras tre malhelan mondon, kaj ĉi tiu romano kongruas kun tiu stilo. Ĉi-foje la rakonto estas prezentita laŭ memoraĵoj de la ĉefrolulo kvazaŭ pluraj etaj noveloj, kaj la ordo estas miksita, kio bone aldonas al la nuba etoso en kiu nenio estas certa.

Do, mi rekomendas la libron, sed nun mi pensas ke mi …