Londono Vokas 1903-1978

Historio de la Londona Esperanto-Klubo

Poŝlibro, 131 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 1-a de januaro 1981 de Londona Esperanto-Klubo.

2 steloj (1 recenzo)

1 eldono

Bona malneto por prilaborota libro

2 steloj

La prezidanto de la loka klubo donis ĉi tion al mi, eble nur ĉar ŝi volis malpezigi la bretarojn de la klubejo. Ĝi rakontas tre interesan historion de la Londona Klubo, sed la problemo estas ke la interesaj partoj estas enfositaj en lavango de malinteresaj bagatelaj detaloj. Eble la celo de la libro ne estis ke oni tralegu la tuton de la komenco ĝis la fino kaj anstataŭe ĝi celis esti referenclibro. Se tiel, estus tre bone se iu povus repreni la libron kaj reverki ĝin en pli proza stilo. La libro havas unu artikolon por ĉiu el la 75 jaroj de la rakontata periodo. Plejparte la enhavo estas simple rekta fotokopio de ĉiu jarraporto. Estas malfacile eltiri interesan informon el la raportoj sen la kunteksto kaj estas tro da detaloj pri la buĝeto kaj la nombro de membroj kiuj iĝas tedaj kiam oni ripete legas ilin. Ankaŭ estas multege …