Neil recenzis Londono Vokas 1903-1978 de Harry Holmes
Bona malneto por prilaborota libro
2 steloj
La prezidanto de la loka klubo donis ĉi tion al mi, eble nur ĉar ŝi volis malpezigi la bretarojn de la klubejo. Ĝi rakontas tre interesan historion de la Londona Klubo, sed la problemo estas ke la interesaj partoj estas enfositaj en lavango de malinteresaj bagatelaj detaloj. Eble la celo de la libro ne estis ke oni tralegu la tuton de la komenco ĝis la fino kaj anstataŭe ĝi celis esti referenclibro. Se tiel, estus tre bone se iu povus repreni la libron kaj reverki ĝin en pli proza stilo. La libro havas unu artikolon por ĉiu el la 75 jaroj de la rakontata periodo. Plejparte la enhavo estas simple rekta fotokopio de ĉiu jarraporto. Estas malfacile eltiri interesan informon el la raportoj sen la kunteksto kaj estas tro da detaloj pri la buĝeto kaj la nombro de membroj kiuj iĝas tedaj kiam oni ripete legas ilin. Ankaŭ estas multege da nomoj de klubanoj kaj dankmesaĝoj al ili, kiuj ne plu estas interesaj se oni ne konas tiujn homojn kaj mankas klarigo.
Mi tamen lernis interesajn aferojn kaj pri la klubo kaj pri la historio de Esperanto ĝenerale. Ŝajnas ke la Londona Klubo estis la komenco de esperantismo en Britujo entute, kaj ĝi komence estis grava asocio por la tuta lando. Mi lernis ke oni anoncis la komencon de la unua mondmilito ĵus post kiam esperantistoj alvenis en Parizon por la 10a Universala Kongreso kaj ĉiu devis plej rapide kaj ĥaose iri hejmen antaŭ ol ne plu eblus. La kongreso kompreneble estis nuligita. Mi multe ŝatus se la libro rakontus pli da anekdotoj pri tiu interesa okazaĵo, sed bedaŭrinde ĝi nur skize mencias tion. Ankaŭ dum la dua mondmilito la klubo iel sukcesis daŭrigi siajn renkontiĝojn. Legante la jarraportojn de la epoko oni devas iel provi kompreni la etoson, sed estas malfacile ĉar kompreneble la homoj kiuj verkis la raportojn en tiu epoko ne rakontis la kuntekston de la milito ĉar la celataj legantoj estis tiuepoke rekte travivantaj ĝin. Anstataŭe eĉ dum tiu interesa epoko estas ĉefe nur la daŭraj detaloj pri la buĝeto ktp. Mi tre ŝatus se la verkinto de la libro helpus nin kompreni pli per anekdotoj aŭ ke li mencius eventojn de la eksteresperantista mondo de la epoko por helpi nin kompreni la kuntekston.
Mi ŝatis vidi la kontraston de la klubo de la frua epoko kontraŭ tiu kiun mi konis kiam mi loĝis en Londono en la 2010aj jaroj. Ili multe pli aktivis pri propagando kaj pagis por reklamoj en la metroo, sur busoj kaj en grandaj ĵurnaloj kiel The Times. Tiam ŝajne estis debatoj pri ĉu oni devus limigi la horojn kiam oni rajtas fumi kaj ili intence malhelpis la vendadon de alkoholo. En mia epoko estis inverse, kompreneble oni ne rajtis fumi sed la renkontiĝoj okazis en trinkejo kun krantablo kun bieroj. La socia flanko estis tute malsama kaj la libro multe parolas pri turniroj de visto, grandaj baloj kaj la tiel nomata “kristnaska foiro”, sen ke oni klarigus kio tio estas, nur ke ĝi venigis multe da mono al la buĝeto. Aŭ mi supozas ke la monsumoj estis gravaj, ĉar ili estas raportitaj per nekompreneblaj nombroj da ŝilingoj kaj pencoj sen klarigo. Estis amuze vidi la laŭŝtupan malaperon de la titoloj S-ro, S-ino, F-ino kaj Dr ĝis la lastaj jarraportoj en kiu oni simple nomas homojn per iliaj nomoj. Tio devus esti indiko de la ŝanĝo de la socio tra la epokoj.
La libroj mencias multajn gravajn nomojn de esperantujo ĉar multaj el ili estis membroj de la klubo. Ekzemple ĝi parolas pri la eksiĝo de Lapenna kiel prezidanto de UEA. Tamen mankas detaloj, kaj la verkinto nur diras ke la orienteŭropaj landoj sukcesis forigi Lapenna kiel prezidanton de UEA. Mi ne konis tiun historion (pardonon, mi estas maldiligenta esperantisto…) sed ĝi ŝajnas interesa kaj multe pli ampleksa ol kiel oni rakontas en la libro. Estas klare ke Harry Holmes restis ĉe la flanko de Lapenna post la skizo. Pli malfrue en la libro komenciĝas aperi nomoj de homoj kiujn mi persone renkontis kaj kiuj ankoraŭ partoprenis la klubon en mia epoko. Do estis interese por mi lerni pri ilia frua aktivado.
Do resume la libro estas interesa, sed mi ne rekomendas tralegi la tuton. Mi finlegis ĝin pli pro obstino ol pro ĝuo. Ĝi tamen povus esti tre utila se iu volas esplori la historion de la klubo por alia verko.