Ĉiuj super herooj

La pokalo de ĉiuj

Grafika romano, 40 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 30-a de aprilo 2021 de Espéranto France.

ISBN:
978-2-9507376-8-7
Kopiis la ISBN!
2 steloj (1 recenzo)

Ĉeesto de rifuĝinta familio disigas la urbeton de niaj superherooj. Kelkaj asertas ke. Aliaj klarigas ke nepre necesas helpi suferantojn. Kiam du junaj rifuĝintoj unuafoje alvenas en lernejo, sniaj superherooj povos havi sian propran opinion. Fultbalan maĉon oni organizas por bonvenigi ilin.

Ĉiuj super-herooj estas luda bildstrio por inviti infanojn kaj plenkreskulojn iĝi batalantoj de egaleco kaj solidareco… Tiun bildstrion magis Lilian Thuram, futbala ĉampiono de mondpokalo en 1998 kaj de la eŭropa pokalo en 2000, kunlaborante kun la scenaristo Jean-Christophe Camus kaj la desegnisto Benjamin Chaud.

2 eldonoj

Bela libro sed tro da tajperaroj

2 steloj

Mi donas 2 stelojn ĉefe pro la esperanta versio kaj ne nepre pro la rakonto mem. Mi aĉetis ĉi tiun libron dum franca kongreso pro kaprico ĉar ĝi estas belaspekta. Tamen post kiam mi legis ĝin mi jam bedaŭris. Estas vere domaĝe ĉar devus esti multe da laboro traduki kaj prepari la esperantan version de la libro, sed fine estas tro da tajperaroj kaj strangaj francecaj tradukeroj kiuj malhelpas la legadon. Jam la titolo ŝajnas al mi laŭvorta traduko de la franca titolo kiu ne vere havas sencon en esperanto. En esperanto ne eblas distingi inter «tous les super-héros» kaj «tous super-héros» sen aldoni verbon, do «ĉiuj super herooj» ŝajnas kvazaŭ ĝi estos listo de ĉiuj konataj superherooj, kaj ne ke ĉiuj estas superherooj. Mi kopiis la priskribon sur la dorso al BookWyrm kaj vi povas vidi ke ĝi estas plena je tajperaroj. Estas frazo kiu ne finiĝas, «sniaj», «fultbalan» …