Sava la Savontino

Poŝlibro, 228 paĝoj

Lingvo: Esperanto

Eldonita je 31-a de decembro 1999 de Belloprint.

2 steloj (1 recenzo)

1 eldono

Sava la prelegonto

2 steloj

Mi aĉetis ĉi tiun libron ĉar mi serĉis ion por legi ĉe Originala Literaturo Esperanta kaj mi trovis recenzon pri ĝi. La recenzinto kritikis la libron pro troa politika korekteco kaj ial tio scivoligis min. Honeste leginte ĝin mi ne vere vidas la politikan korektecon, sed eble mi venas de alia politika starpunkto ol li.

La libro estas fikcia romano, sed ĝi ne vere sekvas la tradiciajn manierojn de rakontado por interesigi la leganton. Anstataŭe la intrigo estas nur tre simpla kadro por povi prezenti la ideojn kaj kredojn de la aŭtoro. La intrigo iras pli-malpli rekte de A ĝis B kaj la roluloj preskaŭ neniam renkontas obstaklojn aŭ surprizojn por fari la rakonton interesa. Fakte, granda parto de la libro simple estas detala priskribo de serio de prelegoj faritaj de Sava, la ĉefrolulo de la titolo, do oni kelkfoje havas la impreson ke oni legas manlibron.

Estas klare ke …