Reen
Solaris (Hardcover, Esperanto language, 2021, Bjalistoka Esperanto-Societo) 4 steloj

Solaris estas la plej fama pola sciencfikcia romano de Stainsław Lem (1921-2006), unuafoje eldonita en …

Ĉu homoj sin rekonas kiam sin vidas tra spegulo?

4 steloj

Interesa libro, kiu instigas nin mediti pri la deziroj kaj la konscio pri siaj celoj de la homaro...aŭ pli precize de iĉaj homoj. Ne estas inaj roloj en tiu romano, nur estas iĉaj memoroj, iĉaj bedaŭroj, iĉaj projekciaĵoj. Inoj nur estas imagoj en iĉaj kliŝaj speguloj. La malhoma planedo ne komprenas homajn rilatojn. Sed la ĉefrolulo mem naive vivas siajn rilatojn, kaj kapablas nur iomete iĝi pli konscia. Estas homoj kiuj rigardas en spegulo kaj ekmiras pri tiu nova mondo, kaj homoj kiuj rekonas tion kiel simpla spegula bildo. Tiuj povas miri la spegulon, kaj eblas kompreni. Ĉu la ĉefrolulo de tiu romano kapablos evolui? Ĉu la leganto identiĝos kun la alveninto ĉu kun la Rato? Legu kaj provu!