Reen
Cerba Fetiĉo (GraphicNovel, Esperanto language, Hipersomnia Publishing House) 4 steloj

Ironia eseo en bildstrioj pri (am)rilatoi

4 steloj

Amuza rakonto en bildstrioj.

Mi devas konfesi ke mi ne ŝatas instrucelajn librojn, kiuj pretendas liveri instrukciojn por bone vivi, por sukcesi, ktp... Kaj parte, tiu libro estas tia libro. Mi aparte ne amas la teorio laŭ kiu oni povas "solvi konfliktojn". Mi pensas ke konfliktojn oni povas vivi, transformi; ili povas instigi al kreemo. Sed preskaŭ neniam oni povas solvi ilin. Plue, mi taksas naiva la ideon ke ju pli oni malproksimiĝas des pli oni instigas al interesiĝo.

Tamen, eĉ se la libro tro serioze sin prezentas citante Persepolis kaj Maus, ĝi estas bonkvalita, ritmohava, sufiĉe ekvilibra kaj ne tro pretendema.

Legu ĝin! Ĝi estas amuza!