Reen

recenzis La fera kalkanumo de Jack London

La fera kalkanumo (esperanto language) 5 steloj

traduko de Georgo Saville

Ja leginda romano

Neniu takso

Temas pri la sola romano de Jack London iam tradukita al esperanto, en 1930, kaj ne temas pri la plej malgrava el liaj romanoj, male. La traduko estas bona, mi ne notis tajperarojn, kaj farita de Georgo Saville, tiama usona esperantisto, kiu 19 jaraĝe ekkonis Jack London, kiam ili kune estis membroj de Socialista Partio en Oakland. Mi legis ĝin antaŭ kelkaj jaroj kaj estis jam leginta ĝin en la franca kaj en la angla, sed tiu romano denove kaptis min en esperanto. (Mi ankaŭ havas la finnlingvan version, sed ĉi tiu lasta verŝajne nur restos kiel ornamaĵo en miaj librobretoj... :))) Nu, tiu libro estas kompreneble elĉerpita en ĉiuj libroservoj, sed se vi vidos ĝin en kluba biblioteko aŭ vendata kiel brokantaĵo, ne hezitu, pruntu ĝin aŭ aĉetu ĝin.