Reen

recenzis HEL de Sigurður NORDAL

HEL (esperanto language, 2003, Edizioni Gabrielli) 3 steloj

el la kolekto "Fornar ástir" (1919), traduko de Wilhelm Theodor Oeste

Peza proza poezio

3 steloj

Temas pri kolekto de ok noveloj tiritaj el la novelaro Fornar ástir (malnovaj amoj), el kiuj "Hel" estas la lasta. Ili rakontas la pensojn, sentojn, kaj filozofiaĵojn de la rakontanto kaj liaj partneroj en pluraj amaferoj. La novelaro estas konsiderata kiel apartenanta al la ĝenro "proza poeziaĵo" aŭ "poezia prozo".

Kiel diras en postparolo la eldonisto, Lina Gabrielli, kiu mem verkis poemojn kaj novelojn en esperanto: "La problemo de la traduko de poezia prozo estas preskaŭ senlima, ĉar oni devas redoni tiun poezian senton. La vortoj devas sonori en la takto de la originalo. Tio ne estas facila (...)"

Do kvankam la lingvo estas ja belforma kaj agrable legiĝas, la devigo trudita de tiu ĝenro estigas foje strangajn kunmetaĵojn kaj frazformojn. Sed ĉu tio ne montras la flekseblecon de la lingvo esperanto?

Unu afero aparte ĝenis min, la tradukinto ofte uzas elizion de la artikolo post la prepozicio "de". Bone, kial ne? Sed fakte ne cîam, evidente por respekti la takton de la originalo, kaj tio aperas tute stranga, kiam ambaŭ formoj estas uzataj en la sama frazo, eĉ frazparto: ""Ĉiuj pekoj de la tero kaj ĉiuj ĝojoj de l'paradizo" ... Nu, ni nomu tion poezia licenco. Sed laŭ mi, kiam la legado stumblas, la poezio lamas.

Troviĝas ankaŭ kelkaj malmultaj eraroj ("ĝis en la taglumon"), nekonataj "novaj" vortoj ("espekti, ŝtromo") kaj mistajpoj.